Bure JU

komunumo de Svislando
- La mallongigo JU en Bure JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bure..

Bure
Blazono de Bure
Preĝejo de Bure
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 26′ 35″ N 7° 0′ 25″ O / 47.44306 °N, 7.00694 °O / 47.44306; 7.00694 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 35″ N 7° 0′ 25″ O / 47.44306 °N, 7.00694 °O / 47.44306; 7.00694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 685
Areo 13,69 km²
Alteco 587 m super marnivelo
Poŝtkodo 2915
Komunumkodo 6778
Mapo de Bure
vdr

Pri la komunumo redakti

Bure estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 685 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Bure situas en nordokcidento de la regiono Ajoie. La komunumo en Svislando estas konata pro la grava kazerno kaj tankoekzercejo de la Svisa Armeo, kiu estas la ĉefa labordonanto de la komunumo.

Najbaraj komunumoj redakti

Trafiko redakti

Aktuale la komunumo situas tute flanke de la gravaj trafikvojoj. En la jaro 2012 apud Bure estos malfermita alveturejo al la nove konstruata parto de la svisa aŭtovojo A16. De la armea eksercejo al en Bure al Courtemâche kaj Porrentruy ekzistas fervojlinio, kiu apartenas al la Svisa Armeo. Ĝi estas uzata nur por armetransportoj, sed ne por ordinara pasagertrafiko. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Fahy JU al Porrentruy.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bure datiĝas el la jaro 1139 kiel Bures. Dum mezepoko Bure apartenis al kaj estis ĉefloko de la voktejo Ajoie, kiu estis en la 13-a jarcento integrita al la Princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis aligita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Bure apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Bure apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1] [2]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bure

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti