Burg AG

komunumo de Svislando
Burg
Blazono de Burg
Lageto de Burg
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 14′ 15″ N 8° 10′ 55″ O / 47.23750 °N, 8.18194 °O / 47.23750; 8.18194 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 15″ N 8° 10′ 55″ O / 47.23750 °N, 8.18194 °O / 47.23750; 8.18194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 997
Areo 0,94 km²
Alteco 622 m super marnivelo
Poŝtkodo 5736
Komunumkodo 4133
Mapo de Burg
vdr

Pri la komunumo redakti

Burg estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 997 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

 
Lageto de Burg

Burg situas sur la orienta deklivo de la montoĉeno Stierenberg en la supra parto de la valo de la rivero Wyna ĉe la bordo de la rivereto Rickenbach, kiu en Menziken alfluas al Wyna. En sudokcidento de la komunumo troviĝas malgranda lageto.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areko de 0,94 km², de kiuj 0,21 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,31 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto situas sur alteco de 668 m s.m. sur la deklivo de la monto Stierenberg, dum la plej malalta pumto situas ĉe la bordo de la rivereto Rickenbach, ĉe la limo al Menziken sur alteco de 558 m s.m..

Najbaraj komunumoj redakti

Burg preskaŭ komplete estas ĉirkaŭigita de la komunumo Menziken, kun kies setlejzono la setlejoj de Burg komplete kunkreskis. Nur en sudokcidento la komunumo limas sur longeco de proksimume 100 metroj al la lucerna komunumo Rickenbach.

Trafiko redakti

Burg situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe flanka voje de Menziken al Rickenbach. La konekto al la publika trafikreto funkcia pere de la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Menziken, kiu estas la finhaltejo de la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn [Wyna-Valo-Fervojo], tra Rickenbach al Sursee. En la komunumo Burg troviĝas du haltejoj, nome Burg-Hinterdorf kaj Burg-Rössligasse.[1]

Historio redakti

La origino de la vilaĝo Burg devenas de la Kastelo Unter-Rinach (Burg = germane kastelo), kiu estis la sidejo de la Senjoroj de Rinach, kiuj estis vasaloj de la Habsburgoj. La kastelo estis supozeble detruita dum la Milito de Sempach en la jaro 1386 fare de la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo kaj neniam plu rekonstruita. En la jaro 1412 estis dokumente menciita la unuan fojon du bienojn ĉe la Kastelo ("bei der Burg"). En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Burg nun troviĝis sub la servuteco de Berno. Ĝi dum tiu epoko ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1498 apartenis al la tribunala distrikto Reinach de la voktejo Lencburgo. Ek de la mezo de la 17-a jarcento Burg posedis la statuson de aŭtonoma bieno (germane Steckhof) ĝis en la jaro 1751 ĝi fariĝis per dekreto de la berna registaro memstara komunumo. Post la liberigo de Argovio fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 Burg estis atribuita al la distrikto Kulm de la nove fondita Kantono Argovio.[2]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Burg

Fontindikoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti