Burg Fürsteneck [burg FURSTENek] estas burgo en la mezo de Germanio inter la urboj Fulda kaj Bad Hersfeld. Ĝi apartenas al la komunumo de Eiterfeld (distrikto Fulda). La burgo troviĝas en altitudo de 406 metroj sur malgranda altebenaĵo.

kastelo kaj akademio Burg Fürsteneck
Burg Fürsteneck, vido de la sudo
Burg Fürsteneck, interna korto
Geografia pozicio de akademio Burg Fürsteneck en Germanio

Historio redakti

Burg Fürsteneck apartenas al la monaĥejo de Fulda kaj estis unue menciita en 1309. En 1802 ĝi fariĝis la posedaĵo de la germana federacia lando Hesio.

Akademio Burg Fürsteneck redakti

Ekde 1952 Burg Fürsteneck fariĝis popola altlernejo por metia kaj kultura edukado. Sub la arkitekta gvido de Otto Bartning komencis la renovigo. Ĉiujare ĉirkaŭ 4000 homoj partoprenas unu el pli ol akademiaj 175 kursoj.

Literaturo redakti

  • August Straub: Burgen und Schlösser im Hessenland., Melsungen
  • August Weber: Die Geschichte des Kreises Hünfeld, Fulda 1960
  • Rudolf Christl et al.: 1150-Jahre Dorf und Markt Eiterfeld. Amt und Gericht Fürsteneck. 845 – 1995, Eiterfeld 1995

Eksteraj ligiloj redakti