Burger's Daughter (La filino de Burger) estas politika-historia romano de la sudafrika nobelpremiita verkistino Nadine Gordimer. Ĝi eldoniĝis en Britio en 1979 ĉe la eldonejo Jonathan Cape. La sudafrika (apartisma) registaro malpermesis ĝin en Sud-Afriko dum tri monatoj. La libro sekvas grupon de blankuloj-aktivuloj kontraŭ-apartismaj, kiuj celas faligi la registaron de Sud-Afriko. Rosa, la titola karaktero, devas alpaciĝi kun la postlasaĵo de sia patro kiel aktivulo en la Komunisma Partio de Sud-Afriko. Gordimer partoprenis la movadon kontraŭ apartismo, kaj konis multajn aktivulojn, inkluzive de Bram Fischer, la advokato kiu defendis pri Nelson Mandela kontraŭ la akuzo pri ŝtatperfido; ŝi priskribis la romanon kiel "omaĝon en kodo" al li. La verkon ĝenerale laŭdis la kritikistoj; recenzanto en The New York Times priskribis ĝin kiel stile "eleganta" kaj "elektema", apartenanta al "kulturita supera klaso". En 1980 ĝi gajnis la Literaturan Premion de la Centra Novaĵagentejo, kaj en 1991 kiam Gordimer ricevis la Nobelpremion, oni menciis tiun ĉi libron (inter aliaj) en la solenaĵo.

Burger's Daughter
skribita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Nadine Gordimer
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1979
Eldonejo Jonathan Cape
Ĝenro historia romano • politika romano
Loko de rakonto Eŭropo
vdr