Burgo Ehrenstein (Turingio)

Burgo Ehrenstein (Burg Ehrenstein) estas ruino de iama grafa kastelo en kvartalo de Stadtilm, en Germanujo. La ruino de altaĵburgo havas altecon de 420 metroj troviĝante sur uesta etendiĝo de konkokalka rokosprono, de Buchberg.

Burgo Ehrenstein, turoj kaj fortikaĵo
Burgo Ehrenstein, muraj restaĵoj

Priskriko redakti

La komplekso havas longecon de 36 metroj kaj larĝecon de averaĝe 11 memtroj; ĉe la mallarĝa okcidenta flanko ĝi estas nur de 8 metroj. Ĉe la okcidenta fino de la palaco staras la restaĵoj de kvarangula turo. Ĉu estis vere turo malklaras ĉar en la palacinterno ne estas iuj restoj de finanta turmuro. Ĉe la eosta fino de la palaco sevkas bone konserviĝanta, masivega belfrido. Ĝi havas la mezurojn 7 x 10,5 metroj; la murdikeco estas inter 1,7 kaj 2,5 metroj, la alteco de 25 metroj.[1] En la malsupra parto la muroj dikas ĝis 2,5 metroj. La aliro al la turo farats tra la loĝeroj en la plej supra etaĝo de la meza konstruaĵo. Ĉe la suda flanko de la belfrido bone konserviĝas ankoraŭ arthistorie altvalora neceseja orielo interna. Ekstere ĉirkaŭanta muro de la ĉirkaŭfermejo havas altecon de averaĝe 13 metroj. La palaco interne separatas per muro en du loĝerojn. La palaco entute altas kvar etaĝojn. La muroj en la malsupra etaĝo havad dikecon de ĝis 2,5 metroj. Supre troviĝas ankoraŭ restaĵoj de antaŭantaj defendremparetoj, ringomuro kun embrazuroj en la areo de la roka pinto kaj sume tri rondaj bastionoj. Okcidente, sude kaj oriente la ringomuro laŭlongas rekte ĉe la rando de la roka pinto; norde, kie la teritorio estas malpli dekliva, la antaŭburgo ŝajne enhavis ekonomian domaron. Nordokcidente instalitis, post terenfalo de partoj de la ringomuro, mallonga muro kun du rondbastionoj. En la direkto de la eosten pli supreniĝanta Buchenberg-monto la burga komplekso protektitis per foso kaj dua murego.

Similas la konstrumaniero de Ehrenstein-burgo al tiuj de Kastelo Ehrenburg en Plaue kaj de Burgo Liebenstein; ili ĉiuj estas en Distrikto Ilm.

Historio konstrua redakti

Datumas la hodiaŭaj muraj restaĵoj el konstrufazo de la 14a jarcento. Sed ne ekzistas indikoj ke la burgo estis farita en la 12a jarcento kaj ke ekzistis eĉ pli frue remparoj samloke. Verŝajne la burgo estis ekde la komenco en la manoj de la grafoj de Schwarzburg. En 1275 ĝi transiris en la posedon de la linio blankenburga. Granda konstruetapo estis en la mezo de la 14a jarcento kiam grafo Guntero la 28-a estis imperiestra konsilisto kaj kortega juĝisto kaj lia familie ege gravis. Tamen estis Burgo Ehrnstein neniam pli longe loĝejo princa; ĝi servis kiel ĉelandlima ŝirm-rempararo kontraŭ la grafoj de Gleichen. En la kadro de la t.n. Schwarzburga interna kverelego (Schwarzburgischer Hauskrieg) kaj de la Saksia interfrata milito (1446-1451) la burgo sieĝitis en 1448 kaj konkeritis. Verŝajne temis pri ununura milita akto surburge okazinta. Sub Wolf la 1-a en la unua duono de la 16a jarcento iĝis kelkaj alikonstruoj antaŭ ol la burgo garantie donitis. Poste la burgo pli kaj pli kadukiĝis.

Kiam revenis la burgo en 1610 en la manojn de Schwarzburg-Rudolstadt ĝis estis en malbona stato: fenestroj kaj metalaĵoj mankis, tegmentoj kaj muroj estis nekompletj, la levoputo estis plena je rubo kaj ŝtonrompitaĵoj. Tiam neniu plu loĝas surburge. ur la antaŭmuraro estis la sidejo de la ĉefadministranto por la Administrujo Ehrenstein. En 1645 la ĉefa ejo restaŭritis por uzi ĝin kiel loĝejon de la sekretario administruja. De tiam oni havas ankaŭ la unuan detalan priskribon priburgan: la enirejo al la korto estis en la nordokcidente. Tra ĝi oni iris preter plurajn ekonomiajn ejojn (ĉevalejo, bakejo) antaŭ ol atingi la ĉefdomon. Nur tie, en la plej supra etaĝo troviĝis la oficejo kaj la loĝejo de la sekretario. Kiuj konstrueroj estis pli malnovaj kaj kiuj aranĝitis nur en 1645 ne estas sekure. Eble la enirejo norduesta nur tiam kreitis car antaŭe oni eniris la burgon tra portalo norda.

Sed jam en 1661 la oficejo translokigitis en la antaŭburgon. En 1686 la tegmento de la ĉefejo ankoraŭfoje reparitis sed jam 1n 1692 la kastelo tute malplenigitis. En la mezo de la 18a jarcento la tegmenta trabaro tute forigitis por gajni materialon konstruan. Je la fino de la 18a jarcento alia sinteno koncerne estimon pri historiaĵoj venis en la mondon. Unue la burgmonto per arboplantado plibeligitis kaj ĉe la suda flanko oni pretigis padon malsoben al la burgo. Pavilono konstruitis kaj la eosta turo, danke al skalaro kaj platformoj, iĝis belvidejo. Ĉ. 1900 amikara societo ekflegis la ruinon. Ili i.a. ĉambron de la ĉefdomo refaris por povi okazigi ene kunvenojn. La regiona kaj dialekte skribanta poeto Hugo Greiner verkis en 1903 ne malmultajn literaturaĵojn rilate al Ehrenstein-burgo kaj Ehrenstein-vilaĝo: "Der Sang von Ehrenstein" (teatrigo surloke en la 5.3.1903[2] "Das Gänseliesel von Ehrenstein" kaj "Die Hexe".

Sekvis poste ankoraŭ aliaj reparadoj. En 1995 la tuto venis en la manojn de la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj.[3]

Referencoj redakti

  1. Friedrich-Wilhelm Krahe: Burgen des Mittelalters. Grundriss-Lexikon. Bechtermünz-Verlag im Weltbild-Verlag, Augsburg 1996, ISBN 3-86047-219-4, p. 165.
  2. Jürgen Weyer, Geschichte des alten Thüringerwald-Vereins Rudolstadt 1880-1945, p. 7
  3. http://www.thueringerschloesser.de/index.php?id=24

Literaturo redakti

  • Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten, Wartberg-Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 122
  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze, Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 90–91

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Burg Ehrenstein (Thüringen) en la germana Vikipedio.