La burgunda lingvo estas formortinta orientĝermana lingvo, kiun parolis la burgundoj en sudorienta Gaŭlio ĝis la 5-a jarcento.

Oni scias tre malmulte pri la lingvo. Kelkaj personaj nomoj de burgundoj konserviĝis, kaj iuj dialektaj vortoj uzitaj en la regiono nuntempe ŝajnas esti derivitaj de la antikva burgunda lingvo. Sed plejparte malfacilas diferencigi tian etimologion disde la deveno de alilingvaj ĝermanaj vortoj, kaj krome la moderna formo de ĉiu parolata vorto, ŝanĝita dum multaj jarcentoj, ebligas nur hipotezajn supozojn pri la origina, antikva formo de ĝi. Estas multaj spekulacioj pri la kvanto, laŭ kiu la malnova ĝermana burgunda lingvo influis la modernajn francajn dialektojn de la reĝlando Burgundio, post kiam la franka regno absorbis la provincon kaj ĝi nomiĝis Merovida Burgundio. La moderna franclingva regiono nomatas Burgonjo, kio ankoraŭ aludas al la ĝermanaj burgundaj prauloj.