Buriganga (rivero)

rivero en Bangladeŝo

La Buriganga (bengale বুড়িগঙ্গা Buŗigônga "Malnova Gango") estas rivero kiu fluas pasinte la sudokcidentajn ĉirkaŭaĵojn de la urbo Dako, nome ĉefurbo de Bangladeŝo. Ties averaĝa profundo estas 7.6 metroj (25 ft) kaj ties maksimuma profundo estas 18 metroj (58 ft). Ties longo estas de 18 km.

Buriganga (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 18 km
Fluo
Geografio
Landoj Bangladeŝo
Regionoj Dako
vdr

Historio redakti

Iam, la fluejo de la rivero Gango atingis la Golfon de Bengalo pere de la rivero Daleŝŭari. Kiam tiu fluejo laŭgrade ŝanĝis kaj finfine perdis sian ligon kun la ĉefa kanalo de Gango, ĝi estis renomita Buriganga.

 
Vido de la rivero Buriganga el ponto en Dako.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Chowdhury, Sifatul Quader. (2012) “Buriganga River”, Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh. Asiatic Society of Bangladesh.


Koordinatoj: 23° 38′ N 90° 26′ O / 23.633 °N, 90.433 °O / 23.633; 90.433 (mapo)