Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Burko (islamo).

Burko (ruse бу́рkа búrka, kartvele ნაბადი nabadi) estas felta sonorilforma mantelo ĉe multaj etnoj de Kaŭkazio kaj apudaj regionoj. Supozeble de tiuj etnoj la vestaĵon transprenis ankaŭ slavaj etnaj subgrupoj (kazakoj).

Kartvela princo Ovaljani portas burkon, en 1890

Burko ne havas manikojn, ĝi estas vasta, malpeza kaj varma. Oni facile rulas ĝin kaj transportas ĝin fiksita malantaŭ la selo.[1]

Burko estas vira vestaĵo. Ofte ĝi estas paŝtista vesto (kiel en Turkio). Oni uzas ĝin interalie kiel portebla matraco, sur kiu eblas dormi.

Referencoj redakti

  1. Capitaine C. Popov (tradukita al la franca de Alexandre Kaznakov), Souvenirs d'un grenadier du Caucase (memoroj de kaŭkaza grenadisto) - 1914-1920, 1931, p. 26