Burujón estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Burujón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45521
Retpaĝaro [www.burujon.es municipo]
Politiko
Urbestro Juan José de Torres
Demografio
Loĝantaro 1 422  (2010)
Loĝdenso 40,11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 4° 18′ U (mapo)39.901666666667-4.3Koordinatoj: 39° 54′ N, 4° 18′ U (mapo) [+]
Alto 504 m [+]
Areo 35,45 km² (3 545 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Burujón (Hispanio)
Burujón (Hispanio)
DEC
Burujón
Burujón
Situo de Burujón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Burujón [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Burujón en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

Estas du teorioj pri la deveno de la termino "Burujón":

  • El ĝermanaburgus” kiu kun la pejorativaĵo kastilia signifus malgrandan grupon de domoj.
  • El arababurg” kiu kun la sama pejorativaĵo kastilia signifus tureton.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Burujoneros. La censita populacio en 2010 estis de 2.033 loĝantoj kaj la denseco estas de 40,11 loĝ/km².

Situo redakti

Burujón estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 504 m; je 32 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 35.45 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′6″ N 4°18′0″ Ok.

Geografio redakti

La municipo situantas sur valo de la komarko de Torrijos kaj limas kun la lokoj de Gerindote, Albarreal de Tajo, Polán, La Puebla de Montalbán kaj Escalonilla, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (tritiko, hordeo, kikeroj, pizoj ktp) kaj brutobredado tradicie. Industrio de produktado de olivoleo.

Historio redakti

Estas restoj antaŭromiaj (sonorilformaj pokaloj), romiaj (pro ŝoseo) kaj arabaj, tiuj lastaj en kavoj.

Post la konkero de Toledo en 1085 fare de la reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, Burujón ekdependis rekte de tiu urbo.

En la 16a jarcento la vilaĝo aliĝis al la insurekcio komunuma, kaj post tiu ĝi ekdependis de Juan de Luna. El 1627 al 1629 oni realigis la limigomarkon de la vilaĝo de Burujón kaj de ties teritorio. Poste, en 1655, la vilaĝo estis vendita al Magdalena de Guzmán, grafino de Villaverde. Komence de la 18a jarcento, Burujón dependis de la markisoj de Monte Alegre.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti