La ButeogalojButeogallus estas genro de rabobirdoj de la familio de Akcipitredoj. Ĉiuj membroj de tiu genro estas esence neotropikajl, sed nur la distribuo de unu specio etendas iome al pleja suda Usono. Plej parto estas konata kiel nigraj agloj (kvankam ne ĉiuj specioj estas malhelaj) aŭ mangrovagloj (kvankam ili povas troviĝi ankaŭ interne). Por la tuta grupo la nomo krabagloj ŝajnas taŭga, alude al la fakto ke ĉiuj specioj emas tiujn grandajn krustulojn kaj kontroliras longajn etendojn de strandoj aŭ riverbordaoj kie abundas tiuj predoj, sed estas nombraj birdoj kun iome diferenca vivstilo kiu aspektas tiom proksime rilataj ke eble ili estu inkludata ĉi tie.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Buteogaloj
Urubitingo (Buteogallus urubitinga)
Urubitingo (Buteogallus urubitinga)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Buteonenoj Buteoninae
Genro: Buteogallus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Preskaŭ ĉiuj specioj havas tre karakteran vostobildon. Tiu konsistas el nigra bazo, larĝa blanka meza bendo, samlarĝa nigra bendo, kaj tre mallarĝa blanka bendo en la plumopintoj kiu estas ofte malfacile videbla aŭ povas perdiĝi kiam la plumoj estas eluzitaj. Ĉe la Urubitingo, la baza nigra koloro estas ĉu malaperinta aŭ ege dependa el la subspecio, sed ĉe la unua kazo la korpo ĉe la vostobazo estas nigra, rezulte en preskaŭ identa aspekto. Nur la Ruĝeca buteogalo havas tre diferencan vostobildon (vidu sube).

Sistematiko kaj taksonomio redakti

Tiu genro enhavas la jenajn speciojn, ordigitaj laŭ provizora rilataro:

Tamen limigita tiom strikte la genro estas probable parafiletika. La Solagloj (Harpyhaliaetus) estas pli kontinenta parenco de la "nigra" grupo de Buteogallus – laŭ fenotipo ili estas esence ege Nigraj buteogaloj kun pli hela korpa plumaro kaj ĉe unu specio malgranda tufkrono. Ĉar estas diferencoj en anatomio, tiuj ŝajnas pli rilataj al la diferencaj predoj ĉasataj (nome reptilioj). Kun la Savana buteogalo, ili ŝajnas pli proksimaj al kelkaj specioj necerte lokigitaj en Leucopternis. Ĉar tiu genro estas ŝajne polifiletika, ĝi aspektas kvazaŭ la plej certa konsidero estu unuigi la kronaglojn kun Buteogallus, same kiel ĉe kelkaj Leucopternis, por kongrui kun la morfologiaj informoj kaj kun tiuj per DNA.[1]

Tiuj inkludus la speciojn de la Plumbobuteo (L. plumbeus) kaj de la Ardezbuteo (L. schistaceus), kiuj delonge estis proponitaj fojojn por esti lokigitaj en Buteogallus. Kun la krabagloj kaj la solagloj formas sekvencon de plumarbildoj kiuj ege kongruas kun la sur-DNA-baza filogenio: L. schistaceus aspektas tre multe kiel pli malgranda, pli mallongkrura kaj pli hela Nigra buteogalo, dum la baza L. plumbeus ne havas la vostobildon. La kazo de la Blankakola buteo (L. lacernulatus) estas pli kaporompa. Ĝi estas laŭvide kaj ekologie preskaŭ identa al la simpatria Malheldorsa buteo (L. polionotus) kaj al la iome alopatria Blanka buteo (L. albicollis) sed diferencas en vostokoloro. Laŭ la informoj el DNA, ĝi estas tre proksime rilata al la Savana buteogalo, kiu estas laŭvide komplete malsimila, aspekte kiel tre hela Buteogallus kiu havas okrecgrizan koloron pro abunda feomelanino. Ĉu estis forta konverĝa evoluo en plumaro kaj ekologio – eble kazo de kamuflimito – inter la Blankakola buteo kaj la Malheldorsa buteo, aŭ la informo el DNA estas miskondukinte al antikva hibridiga introgresio. Pri tio interesas noti, ke la specimeno elektita kaj uzata de Blankakola buteo montris indikojn de heteroplasmio.[1]

La lokigo de la partikulare apomorfa Ruĝeca buteogalo rilate al tiuj ĉiuj birdoj devos esti konsiderata nesolvata dumlonge.[1]

Fosiliaj restaĵoj redakti

 
Fosilio de Buteogallus fragilis

La fosilioj de Buteogallus rezultis male ege riĉaj, kaj multaj specioj estis erare atribuitaj al aliaj genroj dekomence. La genro – kiel multaj buteonenoj de nuntempe – probable posteulis fruajn rabobirdojn dum la Mioceno kaj ŝajne neniam loĝis for de Ameriko. El la lasta glaciepoko, oni konas areton de prahistoriaj specioj, kelkaj el kiuj estis tre grandaj. En Kubo ege giganta specio survivis multe en la lasta glaciepoko, sed probable ne ĝis homa setlado.

  • Buteogallus enectus (Meza Mioceno; Sheep Creek, Kantono Sioŭ, Usono)
  • Buteogallus sodalis (Meza Pleistoceno; Lago Fossil, Oregono) – iam en Aquila
  • Buteogallus fragilis (Fina Pleistoceno; Sudokcidenta Usono) – iam en ButeoGeranoaetus
  • Buteogallus milleri (Fina Pleistoceno de Sudokcidenta Usono) – iam en ButeoGeranoaetus
  • Buteogallus borrasi (prahistoria) – iam en AquilaTitanohierax
  • Aglo de Daggett, Buteogallus daggetti (prahistoria)

Aldone se la Solagloj merĝu en Buteogallus, ankaŭ la prahistoria Amplibuteo estu preskaŭ certe merĝata tien, ĉar ĝi estas malmulte distinga el Harpyhaliaetus.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 do Amaral FS, Miller MJ, Silveira LF, Bermingham E, Wajntal A (2006). “Polyphyly of the hawk genera Leucopternis and Buteogallus (Aves, Accipitridae): multiple habitat shifts during the Neotropical buteonine diversification”, BMC Evol. Biol. 6, p. 10. doi:10.1186/1471-2148-6-10.