Buzuluk

urbo en Rusio

Buzuluk (ruse Бузулук) estas urbo en la Centra federacia regiono de Rusio: ĝi estas la industria, agrikultura kaj kultura centro de okcidenta parto de la Orenburga provinco. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 86 187 loĝantoj sur areo de 54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 596 loĝantoj/km²., unu el la plej malnovaj urboj en teritorio de la vasta stepa regiono.

Buzuluk
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Ĉevolga federacia regiono
Provinco Orenburga provinco
Poŝtkodo 461040
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86 187  (2018) [+]
Loĝdenso 1 596 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 46′ N, 52° 16′ O (mapo)52.76666666666752.266666666667Koordinatoj: 52° 46′ N, 52° 16′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 54 km² (5 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Buzuluk (Eŭropa Ruslando)
Buzuluk (Eŭropa Ruslando)
DEC
Buzuluk
Buzuluk
situo en la eŭropa parto de Rusio
Buzuluk (Orenburga provinco)
Buzuluk (Orenburga provinco)
DEC
Buzuluk
Buzuluk
situo en la Orenburga provinco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buzuluk [+]
vdr

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 53412.

La urbo estis fondita en jaro 1736.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1781.

La interurba telefona kodo estas 35342, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 52°46' norde, longitudo 52°16' oriente.

La urbo estas apud Uralo ĉe riveroj Samara (Самара), Buzuluk (Бузулук) kaj Domaŝka (Домашка).

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 54.8 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 87.3 mil loĝantojn.

Historio redakti

Buzuluk estis fondita kiel fortikaĵo en la jaro 1736. En la urbo naskiĝis unu el la unuaj marŝaloj de SovetunioAleksandr Iljiĉ Jegorov.

Pola Armeo en Sovetunio: la 7-an de decembro 1941 en la urbo aperis revuo "Orzeł Biały" (Blanka Aglo. Pollando batalanta Oriente) - la tria porsoldata revuo, post Francio (kies redakcio transiris al Britio) kaj Kanado.

11.12.1941: Armea generalo Władysław Sikorski komencis 4-tagan inspekton de polaj militistaj tendaroj kun akompano de soveta komisaro pri eksterlandaj aferoj

En la jaroj 19421943 en Buzuluk estis formita la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso, kies komandanto estis Ludvík Svoboda, pli malfrua prezidento de Ĉeĥoslovakio.

Vidu ankaŭ redakti

Ligiloj redakti