Bytów

urbo en nuntempa Pollando

Bytów (kaŝube: Bëtowò; germane: Bütow) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Bytów en distrikto Bytowski.

Bytów · Bëtowò · Bütow

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Bytów (Pollando)
Bytów (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto Distrikto Bytowski
Komunumo Komunumo Bytów
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1346
Koordinatoj 54° 8′ N, 17° 30′ O (mapo)54.13333333333317.5Koordinatoj: 54° 8′ N, 17° 30′ O (mapo)
Areo 8,72 km²
Loĝantaro 16888 (en 2004)
Loĝdenso 1 936,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 77-100
Telefona antaŭkodo 059
Aŭtokodo GBY
TERYT 6222801024
Estro Ryszard Sylka
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. 1 Maja 15
Poŝtkodo de estraro 77-100
Telefono de estraro 59 822-23-17
Fakso de estraro 59 822-25-92
Ĝemelaj urboj (Svedio) Markaryd
(Ukrainio) Zaleszczyki
(Germanio) Frankenberg
(Usono) Winona
Komunuma retejo http://www.bytow.com.pl
vdr

Historio redakti

Urba historio en la mezepoko redakti

La komenco de la burgo de Bytów estis en la frua Mezepoko. La ligna burgo (kastelo) estis en la loko de la nuna urbo probable estis jam en la 12-a jc. La fondino de la kastelo havis la nomon Byt, kaj de li la urbo prenis sian nomon. La burgo estis menciita en kroniko ĉirkaŭ la jaro 1113 kiam la kroniko estis kreita de Gallus Anonymus (pole: Gall Anonim), kaj estisnomita jene: latine: castrum nomine Bitom), kiam kaptis ĝin kaj prirabis pola reĝo Boleslao la 3-a Kurbabuŝa (1086-1138). En la komenco de la 13-a jc la apudaj teroj eniris la Gdanskan Pomerion fare de la gdanskaj princoj. En la jaro 1306 la ĉirkaŭaĵon de Bytów okupis Brandenburgio-Prusio. Poste la terenon kontrolis la princoj el dinastio Grifoj de Duklando Pomerio (Okcident-Pomerio). De tia tempo devenas la lej malnova skribe menciita la nomo de la urbo el la jaro 1321: „Butow”. Finfine en la jaro 1329 la urbon (burgon) kaj la apudajn terojn ekokupis la Ordeno de Germanaj Kavaliroj. Bytów ricevis la 12an de julio 1346 la urborajtojn. Tiam la urbo ricevis interalie la municipon kaj urbestron, propran justicon kaj blazonon. La sekva, grava por la historio de la urbo investo, estis la konstruo de la defend-kastelo, kiun oni ekkomencis konstrui sur la loko de la antaŭa, malplimoderna kastelo de la princoj el dinastio Grifoj de Duklando Pomerio (Okcident-Pomerio) (el la familio Behr). La plej grava konstruado estis dum la jaroj 1398-1405.

Urba historio en la 15-a kaj 16-a jarcentoj redakti

Dum la unua duono de la 15-a jarcento la kastelo en Bütow estis la okcidenta gardo-kastelo de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj. Dum la Dektrijara Milito (1454-1466) nomita ankaŭ Milito de la Grandurboj, konflikto inter la Prusia Konfederacio aliancita kun la Krono de la Regno de Pollando, kaj aliflanke la Ŝtato de la Teŭtona Ordeno la Tero de Bütow estis aŭ en la manoj de unu flanko aŭ de la dua. Findecide de pola reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio) Jagelonido, la princo Eriko de Pomerio ricevis Bytów/Bütow kaj Lębork kiel la feŭdo de pola reĝo. Tamen post la morto de la princo Eriko de Pomerio Bytów ne revenis al Pollando, kio fari grandan malkontenton de la loĝantoj de Gdansko kaj pola Reĝa Prusio aŭ nomata Pola Prusio. Dum la sekvontaj jaroj la postaj polaj reĝoj provis sed sen rezulte reakiri la feŭdon de Lębork-Bytów. Finnfine tio estis decidita en la jaro 1526. De tiam Bytów/Bütow denove fariĝis feŭdo de Pollando, kaj administris ĝin la princoj el dinastio Grifoj de duklando Pomerio. Dum la dua duono de la 16-a jarcento venis la religiaj scioj de Marteno Lutero. De tiam ne plu estis pagataj dismo (dekonaĵo) por la episkopo, elŝovitaj estis la katolikaj pastroj kaj anstataŭis la pastoroj protestantaj (de Protestantismo).

Urba historio en la 17-a jarcento redakti

 
Princo Boguslao la 14-a el dinastio Grifoj de la duklando Pomerio, 1632

Post la morto de la lasta viro el la dinastio Grifoj, Boguslao la 14-a, de la Duklando Pomerio, en la jaro 1637 Bytów por la dudek jaroj revenis sub la kontrolon de polaj reĝoj. La pola regado estis tre grava por la loka katolika Eklezio kaj por la nobeloj de Kaŝubio, malpligrava tamen estis por la urbo kaj la kamparo. La katolikoj rericevis la preĝejoj ĝis nun okupitaj de la pastoroj de Protestantismo, tamen la loka nobelaro estis iom marĝenata kaj egaligata kun la pola nobelaro. Rezulte de la malfortigo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj, dum la pol-svedaj militoj, en la jaro 1657 denove okazis la donacio de la Tero de Lębork kaj Bytów kiel feŭdo de pola reĝo al la brandenburgia princo-elektisto el dinastio Hohencolernoj. Leĝe tiu stato daŭris ĝis la jaro 1773, tamen la feŭdo ne plu estis prilongigata jam de la 17-a jarcento.

Urba historio dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj redakti

En la jaro 1773 Pollando, laŭ traktato subskribita la 18-an de septembro en Varsovio, inter la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kaj reĝo de Prusio Frederiko la 2-a, la Granda, rezignas de la feŭdo de la Tero Lębork-Bytów. En la 18-a jc detruigis la urbon incendioj (brulegoj) kaj okazis la epidemio de pesto. En la dua duono de la 18-a jc al la urbo komencis venadi la judaj setlantoj. En la 19-a jc al Bytów venadis pli multe da judoj, ĉefe el malriĉiĝita Okcidenta Prusio (vidu la suban mapon). Inter ili venis: komercistoj, ŝuistoj, kudristoj, vitristoj, presistoj, oficistoj kaj ĉeval-komercantoj. Sub la germana regado, Brandenburgio-Prusio, kaj de la jaro 1701 sub la Prusio, Bytów toviĝis ĝis la jaro 1945. Tiutempe post la 288 da jaroj la urbo revenis al Pollando

Urba historio dum la jaroj 1900-1938 redakti

 
perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo
  •  Administrita de Ligo de Nacioj
  •  Donita al najbaraj landoj
  •  Restis ĉe Germanio
  • ]] En la jaro 1912 poloj en distrikto Bytowski estis nur 15% minoritato. Grandan plimulton havis la loĝantaro germanlingva. Post la Unua Mondmilito oni planis en korporigi Bytów en Pollandon. Tamen la lokaj kaŝuboj estis tie nur minoritato kaj laŭ decido de Traktato de Versajlo la urbo restis en la limoj de Germanio. Dum la intermilito aktivadis tie pluraj polaj organizaĵoj de la reciproka helpo kaj pri la edukado. Pro la ĉikanoj, procesoj kaj surstrata batado de poloj fare de la germanoj, pro tio agado de poloj jam antaŭ la jaro 1939 praktike ĉesis funkcii. Krome la aktivado de poloj en reciproka helpo kaj edukado estis uzata por veki inter la anoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (anoj de la naziismo) la pli grandan naciismon kaj celis la plifortigon de la regado de NSDAP en la tereno de Bytów.

    Urba historio dum la Dua Mondmilito (1939-1945) redakti

     
    monumento en formo de menoro en la juda tombejo en Terezín

    Ekkomence de la Dua Mondmilito germanoj komencis amasajn arestojn de la plej aktivaj polaj agantoj de pola minoritato kaj amasajn mortpunoj pro la ŝajna ŝtatperfido. Malgraŭ tio poloj el la ĉirkaŭaĵo de Bytów partoprenis en la agado de kaŝubia partizana organizo "Pomeria Grifo" kiu kunlaboris kun pola subtera armeo - Pola Enlanda Armeo. La judoj de Bytów estis mortigitaj en la koncentrejoj en i.a. Terezín, Lodzo, Rigo kaj Aŭŝvico. En la jaro 1944 la nazia ŝtato Germanio deportis la lastajn judoj loĝantoj de Bytów al la koncentrejo en Majdanek. La Ruĝa Armeo la 8n de marto 1945 ekokupis la urbon. La ekokupo de la urbo ne signifis la finon de la detruado kaj ruinigo de la urbo. Dum kelkaj tagoj okazadis la speciala, intanca bruligao de la urbo, tiel estis bruligita la cntro de la urbo. La 9-an de marto 1945 la okupantoj ruinigis la historian katolikan preĝejon, 16 fabrikoj kaj entreprenoj, krome detruigit estis la fervojo de Miastko ĝis Lębork. Sume detruigita estis 60 % de la urbo Bytów.

    Urba historio post la fino de la Dua Mondmilito redakti

    [[Dosiero:Curzon-linio.svg|eta|maldekstra|200ra|{{centre|Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la [[Dua Mondmilito}}]] La unuaj polaj aŭtoritatoj estas establigitaj nur de la aprilo 1945. La unua Urbestro de Bytów ekestis Piotr Kubiak. Oni rapide ekkomencis ordigado kaj restaŭrado de la ruinigitaj konstruaĵoj. Tamen dum multaj jaroj Bytów baraktadis kun la manko de loĝejoj. La unua nova loĝdomo estis konstruita nur en la jaro 1959. Malrapide estis rkonstruata la infrastrukturo de la komunumo (municipo). Laŭ la Teherana konferenco, Jalta konferenco kaj la Potsdama konferenco - la lasta okazis de la 17-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1945, oficiale nomata tripotenca konferenco de Berlino, estis kunveno de la tri ĉefaliancanoj de la Dua Mondmilito por decidi je plej alta nivelo pri la postaj agadoj. Laŭ la konferencoj kiuj finis la Dua Mondmiliton, la germana loĝantaro devis forlasi la teron de multaj generacio posedataj. Al la liberigita tero alvenis poloj de diversaj partoj de Pollando kaj de la perdita orienta parto post la Curzon-linio, ukrainoj kaj sufiĉe multe translokiĝis ankaŭ kaŝuboj el la najbaraj distriktoj. La transformo en la jaro 1989 permess reveni al la iamaj tradicioj de la naciaj kaj etnaj grupoj kiuj loĝis en Bytów, ekz. germanoj, ukrainoj kaj kaŝuboj.[1]

    Bibliografio:

    • Gallus Anonymus (1923): Kronika Polska / Pola Kroniko, traduko de Roman Grodecki, Krakova Eldon-kompanio, Krakovo.
    • Fritz Richard Barren (1993):Städte-Atlas Pommern / Mapo de la urboj de Pomerio, eldonejo Rautenberg, Leer.
    • Miłosława Borzyszkowska-Szewczyk (2013): Przywracając pamięć. O żydowskich mieszkańcach ziemi bytowskiej / Restarigo de la memoro. Pri la judoj sur la Tero de Bytów, La Eldonejo "Kurier", Bytów.
    • Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby / Kaŝubio, Region / Regiono, Gdynia.
    • Klaus-Dieter Kreplin (2003):Bütower Gedenkbuch: zur Erinnerung an die Toten des 2. Weltkrieges (1939-1945) und der direkten Folgen, Genealogisches Archiv / Genealogia Arkivo, Herdecke.
    • Jerzy Saldat (2006): Bytów. Dwa oblicza miasta / Du vizaĝoj de la uro, Eldonejo BiT, Bytów.
    • Jerzy Saldat (2004): Bytów i okolice na dawnych pocztówkach / Bytów kaj ĉirkaŭaĵo, Eldonejo BiT, Gdansko.
    • Gerhard Salinger (2006): Zur Erinnerung und zum Gedenken. Die einstigen jüdischen Gemeinden Pommerns / por memoro: la eksaj judaj komunumoj de Pomerio, vol. 2, Eldonejo Gerhard Salinger, Novjorko.
    • Gerhard Salinger (2006): Zur Erinnerung und zum Gedenken. Die einstigen jüdischen Gemeinden Pommerns, vol. 4, Eldonejo Gerhard Salinger, Novjorko.
    • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1883): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich / Geografia vortaro de Kongresa Pollando kaj aliaj slavaj landoj, vol. 1, Nakładem Władysława Walewskiego / Eldono de Władysław Walewski, Varsovio.
    • Zygmunt Szultka (1998): Historia Bytowa / Historio de Bytów, La Urba Oficejo en Bytów, Bytów.

    Partner-urboj redakti

    Famuloj redakti

    [[Dosiero:Adolph Ferdinand Gehlen - Chemiker (cropped).jpg|eta|150ra|

    Adolph Ferdinand Gehlen (1775-1815), la germana kemiisto

    ]]

     
    Panoramo de la urba Teŭtona Kastelo
    1. La historia ĉapitro ekestis surbaze de artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko (Słupsk)