C'h (minuskle c'h) estas trigramo de la latina alfabeto, kiu konsistas el litero C, apostrofo kaj litero H.

Lingvistiko redakti

La trigramo «c'h» estas uzata en la bretona lingvo, kie ĝi estas unu litero. Ĝia elparolo estas [ĥ] aŭ [h], depende de la parolantoj. La bretona digramo CH havas tute alian elparolon. Forgeso de la apostrofo en francigitaj bretonaj nomoj estas ofta eraro. La trigrama litero c'h en la bretona ordiĝas inter la litero B kaj la litero D (tiu lingvo ne havas la literon C sola).

Komputila prezento redakti

Ne estas Unikoda signo por c'h. Ĝi estas ĉiam prezentata per la tri signoj C, ', kaj H.