César Azpilicueta

hispana futbalisto

César Azpilicueta (per plena nomo César Azpilicueta Tanco) (naskiĝis la  28-an de aŭgusto 1989(nun 1989-08-28) en Pamplona, do nun 34-jara) estas hispania profesia futbalisto.

César Azpilicueta
Persona informo
Naskonomo César Azpilicueta Tanco
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1989 (1989-08-28) (34-jaraĝa)
en Zizur Mayor/Zizur Nagusia
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
César Azpilicueta en 2015

Ekde la jaro 2013 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2005 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-17-, sub-19-, sub-20-, sub-21- kaj sub-23-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la klubo CA Osasuna inter la jaroj 2001 kaj 2006, li daŭrigis sian karieron kiel plenkreskulo en tiu klubo, ĝis en 2010 li iĝis profesia futbalisto en la klubo Olympique de Marseille en Francio, kaj ekde 2012 estas parto de la 1-a vira teamo de la klubo Chelsea F.C. en Anglio. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "2".

Azpilicueta en la teamo de Chelsea kontraŭ A.S. Roma en 2013