Cămin
komunumo en Rumanio
Cămin [kǝmin] (hungare Kálmánd, germane Kalmandi) estas komunumo en Rumanio norde de Carei. Administre ĝi ĝis 2002 apartenis al la komunumo Căpleni, de tiam ĝi estas memstara komunumo[1].
Cămin | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Kálmánd (hungare), Kalmandi (germane) | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 44′ N, 22° 29′ O (mapo)47.72833333333322.48Koordinatoj: 47° 44′ N, 22° 29′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 118 m | ||
Poŝtkodo | 447081 | ||
Loĝantaro | 1 348 (en 2009) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 179677 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi nombris 1072 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1445 (47 % da hungaroj, 46 % da germanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 250 loĝantoj.
En la censo de 2011 la 1.388 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[2]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 883 | 63,6 % |
germanoj | 314 | 22,6 % |
romaoj | 101 | 7,3 % |
rumanoj | 69 | 5,0 % |
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estis en 1335. En 1748 la hungaroj estis translokitaj en Bervenion, kaj estis koloniigitaj ŝvaboj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 la vilaĝo apartenis al Hungario (Szatmár)[3].
Renomaj personoj redakti
- Ferenc Láng (19-a de septembro 1889 – Satu Mare, 8-a de decembro 1950): lokhistoriisto.
- István Láng, plumnomo Stephan Lang (1945 – Hago, Nederlando, 13-a de decembro 2008): verkisto.
- Mihály Láng: instruisto, pedagogia verkisto
- Ferenc Scheffler: romkatolika teologo, redaktoro
- János Scheffler: episkopo, martiro
- Joseph Solomayer: (1922 – 2011) kuracisto[4][5]
Fontoj redakti
- ↑ Lege nr. 532 din 23 septembrie 2002 privind înființarea comunei Cămin, județul Satu Mare (HTML). Alirita 2014-12-07.
- ↑ [www.recensamantromania.ro/wp-content/uploads/2013/07/sR_Tab_8.xls Rezultatele finale ale Recensământului din 2011:] „Tab 8. Populația stabilă după etnie – județe, municipii, orașe, comune (rumane) (XLS) (2013). Alirita 2014-12-07.
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Meghalt dr. Joseph Solomayer. Szatmári maygyar hírlap. Alirita 2014-12-07.
- ↑ HHRF. Arkivita el la originalo je 2012-02-06. Alirita 2011-11-09.
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto