c-bazo

asocion kaj klubejon en Berlino, Germanio

La nocio c-bazo (germane/angle: c-base, ne C-Base) signifas la asocion c-bazo r. a. (germane: c-base e. V.) en Berlino, ties klubejon kaj ankaŭ samnoman orbitan stacion laŭ ties fonda mito kraŝitan sub Berlino-Mezo. Komence kreite kiel "pliampleksigita vivoĉambro" de la 17 fondintoj en aŭtuno de 1995 c-bazo komprenas sin intertempe kiel centro de la Berlina kodumularo kaj estas konsiderata internacie kiel unu el la generaj ĉeloj de la kodumulejoj.[1][2]

C-bazo
c-base e.V.
neprofitcela organizaĵo • kodumulspaco
Komenco 16-a de novembro 1995 vd
Geografia situo 52° 30′ 46″ N, 13° 25′ 14″ O (mapo)52.51285182672913.420625925064Koordinatoj: 52° 30′ 46″ N, 13° 25′ 14″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Berlin-Mitte
C-bazo (Berlino)
C-bazo (Berlino)
DEC
C-bazo
C-bazo
Map
C-bazo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

Asocio redakti

La c-bazo r. a. estas ĝeneralutila asocio, kiu estas subtenata de siaj pagantaj anoj, per donacoj kaj aliaj enspezoj. Rektajn pagojn el publikaj fontoj ne ricevas la asocio. La celo de la asocio estas laŭ statuto [3] la pliklerigo en la fakoj aparataro, programaro kaj retoj, kio estas atingata per fakinstruoj, prelegoj kaj metiejoj de diversaj fakoj. Ofte ankaŭ neanoj rajtas partopreni ĉe tiuj kaj devas nur malofte pagi. Aneco eblas por plenkreskaj naturaj kaj juraj personoj.

Moto de la asocio redakti

Per la moto 'be future compatible!' (angle por 'Estu estontecokompatibila!') c-bazo postulas (inter aliaj) la rigardon al la estonteco kaj la orientadon de la pensado kaj agado favore al pozitiva tia.

Klubejo redakti

La klubejo granda iom pli ol 700 kvadratmetrojn alproksimiĝis iom post iom per rekonstruado al la aspekto de orbita stacio kaj proponas aranĝejon por la asocianoj kaj aliaj iniciatoj. La loko kiel kodumulejo ĝenerale estas malferma por renkontiĝoj kaj aranĝoj al ĉiuj grupoj, kiuj povas identiĝi per la celoj de c-bazo. c-bazo taksas sin kiel spac-ejon, kiel lokon, kiu donas spacon al la kreemo de la komunumo.

Pasintaĵoj redakti

c-bazo estis scenejo por la germana krimdissendaĵo Tatort – 430 Tödliches Labyrinth (germane por Mortiga labirinto) (Unua dissendo la 12an de decembro 1999 ĉe ARD). Temis pri la morto de juna kodumulo, kiu falis de la tegmento de la Berlina Forum-hotelo – hodiaŭ Park Inn –.

Fine de 2002/komence de 2003 tie fondiĝis la projekto BerlinBackBone cele, ke en Berlino ĝi disponigu liberan, publikan aliron al la interreto per liberaj radiretoj.

La 10an de septembro 2006 okazis la fondkunveno de la Piratpartio Germanio.[4]

De la 14a ĝis la 16a de septembro 2006 okazis en Berlino la kvara eldono de Wizards of OS, internacia konferenco pri la temoj libera programaro kaj libera scio, la unuan fojon kunlaborante kun la c-bazo r. a.

Ankaŭ sceno de Tatort Tod einer Heuschrecke (germane por Morto de akrido)(Unua dissendo la 16an de marto 2008 ĉe ARD) estis filmita en la klubejo de la c-bazo r. a.

Dum la manifestacioj laŭ la moto Libero anstataŭ timo Radio 1984 ĝis nun estis regule en la klubejo de c-bazo.[5], por riporti rekte pri la protestagado.

Metalabo prenis sian inspiradon de c-bazo.[6]

Regulaj uzantoj redakti

Diversaj kutimtabloj renkontiĝas sur c-bazo, ekzemple 3D-kutimtablo, freifunk.net (liberaj radiretoj), Ubuntu Berlino, AK Vorrat (politika grupo), Drupal-uzantaro, go-ludantoj kaj aliaj. De 2004 en la klubejo de c-bazo okazas regulaj renkontiĝoj de la Berlina Vikipedio-komunumo.

Jam de 2003 c-bazo okazigas ĉiusemajnan muzikistorenkontiĝon, la tiel nomatan Kosman Liberan Scenejon (Cosmic Open Stage), ĉe kiu konataj kaj nekonataj artistoj paŝas sur scenejon.

Unufoje jare la @c-terra donis pririgardon pri la fakoj kaj interesoj en c-bazo.

Orbita stacio kiel fonda mito redakti

Grava parto la asocia vivo estas fikcia fonda mito. Laŭ tio sub la urbocentro de Berlino kuŝas restaĵoj de antaŭ jarmiliardoj kraŝinta orbita stacio, kies anteno staras el tero kiel televidoturo.[7][8]

La asocio ne postulas tion, sed ĝiaj anoj informas pri tiu fonda mito kiel ŝajna realo – tio estas aparte dokumentita en la retpaĝaro.[9]

Eksteraj ligiloj redakti

Detalaj referencoj redakti

  1. Linux Magazin: 25c3: Hackerspaces - Treffpunkte für Hacker als neue Bewegung (la 29a de decembro 2008) (germane)
  2. Golem: Hackerspaces - eine Idee erobert die Welt (la 27a de decembro 2008) (germane)
  3. statuto de la c-bazo r. a. (la 8a de februaro 2009) (germane)
  4. Piratenpartei Deutschland: fondo (la 10an de septembro 2006)(germane)
  5. Radio 1984: On Air Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine (la 10a de oktobro 2008)
  6. Metalabo Vieno: inspirado (la 24a de aprilo 2006)
  7. c-base: historio de trovaĵoj (germane)
  8. c-base: sep ringoj (germane)
  9. retpaĝaro de c-bazo