La Confederación Española de Derechas Autónomas (CEDA) (Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstro-partioj) estis alianco de politikaj partioj katolikaj kaj dekstraj, fondita la 4-a de marto de 1933 en Hispanio. Ĝi estis planata dum la progresisma jarduo de la Dua Hispana Respubliko. Lia ĉefa inspirinto estis Ángel Herrera Oria fondinto kaj direktoro de la ĵurnalo El Debate. Alia el ties fondintoj kiuj poste regis la Konfederacion, estis José María Gil-Robles. La CEDA estis la granda amaspartio de la hispana dekstrularo kadre de la Dua Respubliko. El ties konstituo ĝi prezentiĝis kiel la dekstrula alternativo al maldekstraj registaroj kaj koalicioj.

La ĝermo estis en la katolika partio Acción Nacional, poste nomita Acción Popular. Poste tiu aligis diversajn regionajn partiojn. La konfederacio prezentiĝis kiel katolika defendo kontraŭ supozataj agresoj fare el la registaroj aŭ asocioj de la Dua Respubliko, sed akceptante ties reĝimon, kio estis tialo ke la katolikaj monarkistoj aliĝu al partio Renovación Española. Knamkam la partio mem montriĝis katolika, ties estro Gil Robles kaj ties junulfako estis ege inspiritaj kaj interesataj pro la naziismo.

Historio redakti

Koalicio de 1933 redakti

Por la ĝenerala balotado de 19-a de novembro de 1933 ĝi formis koalicion kun diversaj partioj, kiaj la monarkia Renovación Española (devena same de Acción Nacional), cele profiti la avantaĝojn kiujn la elektoleĝo donis al majoritatoj, kaj akiris 115 sidlokojn de diputito pro kio iĝis la unua politika ento de la Parlamento, sed sen sufiĉa forto por formi registaron, kaj ili mur kondiĉis la politikon de la registaro formita de Lerroux. Tiu periodo estas nomata de kelkaj historiistoj maldekstrecaj «Bienio Negro» (nigra jarduo) signife ke ili estis reakciaj jaroj markataj de faŝismo.[1][2] Aperas ankaŭ aliaj nomoj kiaj: «Bienio Radical-Cedista» (radikalcedisma jarduo)[3] kaj «Bienio Rectificador» (korekta jarduo).[4]

Ministroj de la CEDA en la registaro redakti

Hispana revolucio de 1934

Registaro de 1936 redakti

Hispana Enlanda Milito redakti

Notoj redakti

  1. Bachoud, Andrée, Franco, Editorial Crítica, Barcelona, 2000, ISBN 84-8432-123-1.
  2. Paul Preston, Franco, Editorial Grijalbo, 1994, p. 127.
  3. http://www.historiasiglo20.org/HE/13a-2.htm
  4. José Álvarez kaj José Ramón Montero, La Segunda República Española. Bienio Rectificador Y Frente Popular, 1934–1936, Siglo XXI de España Editores, S.A.

Bibliografio redakti