CGI signifas angle Common Gateway Interface (komuna kluza interfaco). Per ĝi, TTT-legilo povas konektiĝi al programoj rulantaj en TTT-servilo. Tiuj programoj ĝenerale generas HTML-paĝojn dinamike, kiujn la reta servprogramo pasigas al la legilo. La CGI-normo ankaŭ permesas transdoni informojn de la TTT-legilo al la programo en la servilo. CGI ne necesas, kiam la enhavo petita de la TTT-legilo troviĝas jam preta en la TTT-servilo (ekzemple en formo de HTML-dosieroj aŭ bilddosieroj).

CGI
teknologio vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Ekzemplo de CGI-programaro estas Vikipedio. Uzantoj povas per TTT-legilo verki artikolon, pasigante ĝin al la vikiprogramo per CGI. Ricevinte la artikolon, la vikiprogramo konservas la enhavon en datumbazo kaj generas respondan paĝon, kiun la servilo pasigas al la legilo. Kiam TTT-legilo petas artikolon de Vikipedio, la CGI-programo legas ĝin el la datumbazo kaj konvertas ĝin al HTML-kodo. Pro la oftaj modifoj en vikipaĝoj, la vikiservilo ne konservas la enhavon en formo de HTML-paĝoj, sed generas ĝin ĉiun fojon, kiam kliento ĝin petas.

CGI-programoj estas ofte skribitaj en lingvo PHP (kio foje videblas en la adreso de la retpaĝo, ekz. "index.php"), sed tio ne estas necesa. Ankaŭ uzataj estas Perl, Python, Ŝela programetoj kaj eĉ Lispo.

Eksteraj ligiloj redakti