CGS

sistemo de mezurunuoj bazita sur la triopo de unuoj centimetro, gramo, kaj sekundo

CGS (ankaŭ nomata C.G.S.) estas fizika sistemo de unuoj, kiu fontas el la metra sistemo, kun centimetro, gramo kaj sekundo kiel bazaj unuoj - la unuaj literoj de la tri bazaj unuoj konsistigas la mallongigon. Aliaj ĉefaj unuoj estas la franklino por elektrostatika ŝargo kaj la kandelo por lumintenso.

Tiu sistemo de unuoj estis proponita de Carl Friedrich Gauss en 1832 kaj oficialigita de British Association for the Advancement of Science (Brita Asocio por la Antaŭenirado de Scienco) en 1874 inkluzive de la reguloj de formado de sistemo konsistanta el bazaj unuoj kaj derivitaj unuoj. Ĝi estas nomita ankaŭ gaŭsa sistemo pro la nomo de sia iniciatinto.

Inter la derivataj unuoj estas la gaŭso por magneta fluksdenso, la maksvelo magneta flukso kaj la orstedo por la magneta kampo, laŭ la nomoj de sciencistoj kiuj laboris sur elektromagnetismo.

Kelkfoje la sistemo CGS donas pli uzeblajn valorojn ol la hodiaŭ plej ofte uzata sistemo SI; Ekzemple, la denso de akvo estas (ĉirkaŭ) 1 g/cm3 anstataŭ (ĉirkaŭ) 1000 kg/m3 per SI, aŭ ankoraŭ la valoro de la kulomba konstanto en la kulomba leĝo estas simple egala al 1.

Vidu ankaŭ redakti