COVID-19-protestoj en Ĉinio en 2022

Serio de protestoj kontraŭ COVID-19-enŝlosado komenciĝis en Ĉinio la 15an de novembro 2022.[1]

Enkonduko redakti

La protestoj komenciĝis en respondo al iniciatoj prenitaj de la ĉina registaro por malhelpi la disvastiĝon de COVID-19 en la lando, inkluzive de efektivigo de nul-COVID-politiko. Malkontento pri la politiko kreskis ekde la komenco de la pandemio, kiu enŝlosis multajn homojn en siaj hejmoj sen laboro kaj malebligis al kelkaj aĉeti ĉiutagajn necesaĵojn.[2][3]

Dum malgrand-skalaj protestoj komenciĝis komence de novembro, ĝenerala manifestacio erupciis post incendio en Urumĉio, kiu mortigis dek homojn, post tri monatoj da enŝlosado en Ŝinĝango. Manifestacianoj postulis la finiĝon de la nul-COVID-politiko, kaj kelkaj etendis sian proteston direkte al la gvidado de Xi Jinping kaj la Ĉina Komunista Partio.[4]

Referencoj redakti