Cañaveral de León

Cañaveral de León [kanjaverAl] [Kanejo de Leono] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Cañaveral de León
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21388
Politiko
Urbestro Ángeles Navarro Sánchez
Demografio
Loĝantaro 428  (2009)
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 1′ N, 6° 32′ U (mapo)38.0147707-6.5284347Koordinatoj: 38° 1′ N, 6° 32′ U (mapo) [+]
Alto 533 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cañaveral de León (Andaluzio)
Cañaveral de León (Andaluzio)
DEC
Cañaveral de León
Cañaveral de León
Situo de Cañaveral de León

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañaveral de León [+]
vdr
Loko de la municipa teritorio de Cañaveral de León en sia provinco
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Loĝantoj redakti

La censita populacio en 2009 estis de 428 loĝantoj kaj denseco estas de 12,23 loĝ/km². Anoj estas "caleños".

Situo redakti

Cañaveral de León estas situa en la norda pinto de la provinco de Onubo en la komarkodistrikto Sierra de Aracena, je altitudo de 533 m; je 134 km de Onubo, provinca ĉefurbo. La montara areo de ties teritorio estas de 35 km². Ĝi limas norde kun Ekstremaduro. La geografiaj koordinatoj estas 38º 01' N, 6º 31' Ok.

Historio redakti

En 1588 la reĝo Filipo la 2-a donis titolon de vilaĝo kaj tiele ĝi disiĝis el Fuentes de León, al kiu ĝis tiam apartenis origine laŭ juro kaj municipo.

En 1594 el Cañaveral formis parton de la Provinco de Leono de la Ordeno de Santiago kies leona simbolo aperas en la dekstra duono de la blazono, dum en la maldekstra aperas plantoj kiuj volas simboli la kanojn kiuj nomigas la vilaĝon.

En tiu epoko la vilaĝo enhavis 543 impostopagantojn vilaĝanojn.[1]

Ĝi apartenis al Ekstremaduro ĝis la provinca reformo de 1833.

Poste ĝi perdis parton de la municipa teritorio kion ekprenis najbara Hinojales.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo.

Vidindaĵoj redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento

Eksteraj ligiloj redakti