La caĉilaoj - hispane tsáchilas, prononco [CAĉilas] - estas indiĝena etno en Ekvadoro. Ili estas inter la malmultaj prainkaaj kulturoj ankoraŭ ekzistantaj kaj vivas en la pluvarbaraj regionoj ĉe la okcidentaj deklivoj de la Andoj ĉirkaŭ la urbo Santo Domingo de los Colorados en la provinco Santo Domingo de los Tsáchilas, malgrandkvante tamen ankaŭ en la limaj teritorioj de la najbaraj provincoj Pichincha kaj Esmeraldas. La formo tsáchilas („veraj homoj“) estas la propra etna nomo. La hispanlingva colorados (do "la kolorigitaj"), videbla en la nomo de la centra urbo de la teritorio, aludas al kutimo de la etnanoj farbi sian hararon ruĝe per ŝmirado de semoj de Bikso orelana (hispane nomata achiote, prononco [aĉiOte]).

Caĉilaoj
popolo • indigenous peoples in Ecuador
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
caĉilaa vojgvidanto
Tsáchilas
Parroquia Alluriquin