Cadalso

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Cadalso (Eŝafodo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres, regiono Ekstremaduro, Hispanio.

Cadalso
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10865
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 419  (2023) [+]
Loĝdenso 60 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 6° 32′ U (mapo)40.2377919855-6.54045309478Koordinatoj: 40° 14′ N, 6° 32′ U (mapo) [+]
Alto 438 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Cadalso (Ekstremaduro)
Cadalso (Ekstremaduro)
DEC
Cadalso
Cadalso
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Cadalso (Hispanio)
Cadalso (Hispanio)
DEC
Cadalso
Cadalso
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cadalso [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas cadalseños. La censita populacio en 2007 estis de 547 loĝantoj.

Situo redakti

Cadalso estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 438 m; je 108 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 168 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de nur 7 km². Ĝi situas ĉe la Rivero Árrago. La zono estas de flaŭro mediteranea komponita de olivarboj, pinoj, kverkoj, cistoj, erikoj. Tradicie la populacio dediĉis sin al agrikulturo de montaro kaj brutobredado, ĉefe de kaproj.

Historio redakti

Je tiu areo estis prahistoriaj setlejoj, sed certe dum la araba epoko islamanoj konstruis multnombrajn fortikaĵojn defendajn kiel Almenara, proksime, kaj aliaj en la komarko de Sierra de Gata, kiel tiuj de Eljas, Santibáñez, Trevejo,... Heredaĵo de tiuj praloĝanoj estus muelejoj kaj olivmuelejoj ĉe riveroj kaj rojoj.

Poste la vilaĝo estis rilata rekte al la senjorlando de Santibáñez el Alto. Ĉirkaŭ la 11-a jarcento sendependiĝis de Santibáñez post pago de 1.500 dukatoj.

Poste setlis en Cadalso Alfonso la 11-a dum siaj ĉasadoj en la komarko; en angulo de la placo kun la strato Chorro, estas ankoraŭ la Casa del Rey (Reĝodomo). Ŝajne tiam estis ne nur aproj, sed ankaŭ eĉ ursoj kiuj jam ne estas en la regiono delongege. Laŭ legenda tradicio la reĝo tie renkontiĝis kun sia amanntino, Doña Leonor de Guzmán, antaŭ eliri al la historia Batalo de Salado).

Ekonomio redakti

Agrikulturo (olivarboj, vitoj kaj fruktoĝardenoj) kaj brutobredado (kaproj, ŝafoj, porkoj, kokoj ktp). Al tio dediĉas sin preskaŭ 75% de la laboristaro, dum la resto distribuiĝas inter la profesioj de servoj (19 %), konstruado (4,2%) kaj malmultege en industrio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti