Cadet (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Cadet [kadɛ] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 7, en la 9-a arondismento de Parizo.

Cadet
Enirejo de la stacio laŭ "Guimard"-stilo
Enirejo de la stacio laŭ "Guimard"-stilo
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 9-a
Geografia situo 48° 52′ 34″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)48.8761348225122.3448756337166Koordinatoj: 48° 52′ 34″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)
Cadet (Parizo)
Cadet (Parizo)
DEC
Cadet
Cadet
Cadet
Situo sur mapo de Parizo
Map
Cadet
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 843 984 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 5-a de novembro 1910
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 2103
Metro-linio M07
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita en 1910. Ĝiaj kajoj estas dekoraciitaj laŭ la Flago de Usono.

Strato Cadet nomiĝis en la 17-a jarcento strato de la Voirie (Stratpurigado), pro depono de malpuraĵoj favoraj al kultivado de legomoj kiuj kreskis tie. Ĝi trairis malnovan terpecon apartenantan al S-ro Cadet de Chambine, posedanto de terenoj sur kiuj troviĝis malnova vojo kiun anstataŭas la strato[1]. Tamen, la nomo de tiu strato povus ankaŭ deveni de fratoj Cadet, Jacques kaj Jean, kiuj estis, sub la regno de Karlo la 9-a, mastroj ĝardenistoj[1]. Ili uzis la deponejojn de malpuraĵoj de la stratpurigado por sterki siajn abundajn legomojn, kiujn ili vendis al la plej bonaj restoracioj.

En tiu strato troviĝas la sidejo de Grand Orient de France en kies interno troviĝas Muzeo de Framasonismo. Inter la naŭ tute proksimaj sinagogoj (ĉ. 500 metrojn de Grand Orient de France), la plej konata, de aŝkenaza obeo, estas la sinagogo Adas Yereim, en n-ro 10 de strato Cadet.

Interkonektoj redakti

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Chronique sur la rue Cadet, sur paris-pittoresque.com. Consulté le 21 décembre 2011.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti