Caelestis Eichenseer

Caelestis Eichenseer OSB, vere: Joseph Anton Eichenseer, (naskiĝinta en la 1-a de julio 1924 en Schöllang, mortinta en la 4-a de februaro 2008 en Saarbrücken) estis germana latinisto, kiu ege meritis pri la novepoka latina lingvo.

Caelestis Eichenseer
Persona informo
Caelestis Eichenseer
Naskiĝo 1-an de julio 1924 (1924-07-01)
en Oberstdorf
Morto 4-an de februaro 2008 (2008-02-04) (83-jaraĝa)
en Sarbruko
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo pastro • universitata instruisto • latinisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Soldatinte de 1942-45 li frokiĝis en 1946 ĉe la benediktana abatejo Sankta Otilio proksime de Ammersee kaj faris la religiajn votojn en la 8-a de oktobro 1950. En la 29-a de marto 1952 li ricevis la ordinadon. Li studis teologion ĉe la Universitato de Munkeno kaj doktoriĝis en la 1955-a jaro pro tezo pri kredokonfeso ĉe Sankta Aŭgusteno.

De 1952-75 li kunlaboris ĉe la kompilado de la vortarego Thesaurus Linguae Latinae. De 1963-66 li ankaŭ instruis la historion de la frua eklezio ĉe la ordena altlernejo de Sankta Otilio. En 1965 li kunfondis la gazeton Vox Latina kaj la asocion Societas Latina. Ekde 1975 li deĵoris ĉe la seminario pri novlatinaĵoj ĉe la sarlanda universitato. Unu el liaj helpantoj estis Sigrid Albert. Li estis membro de Academia Latinitati Fovendae.

Graveco eksteruniversitata redakti

Eichenseer estis pioniro por la viva uzo de la latina lingvo en Germanujo (latine: Latinitas viva), laborante por la plievoluo de la latina lingvo kaj ĝia adaptigo al modernaj bezonoj (ekz. per moderna vorttrezoro). Ekzemplo por lia inventemo estas la vorto machina lavatoria por lavmaŝino. La unuaj semajnoj el longa serio, kie la latina servis kiel ĉiutaga lingvo en amikara rondo, okazis en 1973 en Dießen am Ammersee. Simile agadis dum la 1980-aj jaroj en Aŭstrio Suitbert H. Siedl per siaj Feriae Latinae, renkontiĝoj kun vatikana beno.

Verkoj (elekto) redakti

  • Das Symbolum apostolicum beim Heiligen Augustinus mit Berücksichtigung des dogmengeschichtlichen Zusammenhangs. St. Ottilien 1960
  • Latinitas viva. Pars introductoria. Saarbrücken 1982.
  • Latinitas viva. Tabulae imagineae numero nonaginta. Saarbrücken 1984.
  • Latinitas viva, pars cantualis. Saarbrücken 1986.
  • Latinitas viva. Libellus textualis phonocasetae septimae. "Dialogorum de rebus recentioribus", Saarbrücken, 1989.
  • De itinere Palaestinensi sive Israheliano. Frankfurt/Main 1992.
  • De itinere Graeco. Saarbrücken 1997.
  • Collectanea usui linguae Latinae dicata. Saarbrücken 1999.

Eksteraj ligiloj redakti