Cahokia - kiel historia urbo - estis la ĉefa centro de la senskriba misisipo-kulturo kaj plej granda - antaŭkolumba urbo norde de Meksiko. (La nuna Cahokia (Ilinojo) situas 10 km de tiu loko.) La loko estas monda kulturheredaĵo ekde 1982.

Cahokia
arkeologia loko • Illinois state park • antikva urbo [+]

Koordinatoj38° 39′ 14″ N, 90° 3′ 52″ U (mapo)38.653888888889-90.064444444444Koordinatoj: 38° 39′ 14″ N, 90° 3′ 52″ U (mapo)
Areo4 000 km² (400 000 ha) [+]
Loĝantaro20 000 [+] (1100)

Cahokia (Ilinojso)
Cahokia (Ilinojso)
DEC
Map
Cahokia

Vikimedia Komunejo:  Cahokia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Maketo de Cahokia.

La urbo troviĝas nun proksime al la hodiaŭ St. Louis en usona federacia ŝtato Ilinojo. Ĝi ekzistis ekde ĉirkaŭ 700 p.K. kaj estis planita urbo. La loĝantaro rapide kreskis ĉirkaŭ 1000, danke al la disvolviĝanta maizkultivado. Oni kalkulas la tiaman loĝantaran nombron je 8.000-20.000. En la socio elformiĝis hierarĥio, la potenculoj vivis sur holmoj.

La urbo kontrolis komercadon kun fajroŝtono, kupro kaj konkoj. Oni ĉirkaŭis la urbon per muro en la 11-a jarcento, en kiu estis enkonstruitaj gardoturoj je ĉiu 70 m.

La urbo havis promlemon pro la agrikultivado ekde 1250 (erozio, malgranda glaciepoko, forkonsumo de la dur-lignaj arboj ks), tiel la loko pli kaj pli sengraviĝis kaj senhomiĝis en la 1500-aj jaroj.

Holmoj redakti

 
Ofera viktimoj ĉe sub holmo 72.

Cahokia etendiĝas sur areo de 74.000 m² kaj sur kiu la plej granda holmo estas Monk's Mound, altanta 30 m. Ĝi estas terpiramido, kun longo*-larĝo de 300*240 m. Tiu piramida stumpo estas la plej granda arta konstruaĵo el la antaŭkolumba, norde de Meksiko.

Sub holmo 72 troviĝis ĉirkaŭ 40-jara viro, kiu mortis en ĉirkaŭ 1050. Li kuŝis inter 20.000 konkoj kaj 800 neuzitaj sagoj. En la tombo kuŝis ankaŭ restaĵoj de 4 viroj, kies kapo kaj kruroj estis detranĉitaj; plue 53 sufokitaj virinoj en aĝo de 15-25 jaroj. Oni trovis ĝis nun 280 skeletojn, el kiuj 50 en profunda puto.

Eksteraj ligiloj redakti