Caitlín Maude (kat-liin maad), 1941-1982 estis irlandlingva poetino, tradicia kantistino, muzikistino, instruistino, kaj politika aktivistino. Ŝi naskiĝis en Conamara en la okcidento de Irlando la 22-an de majo 1941.

Caitlín Maude
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1941 (1941-06-22)
en Costelloe
Morto 6-an de junio 1982 (1982-06-06) (40-jaraĝa)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater Nacia Universitato de Irlando en Galivo vd
Profesio
Okupo kantisto • poeto • verkisto • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oni povas legi ŝian poezion en la libro Caitlín Maude - dánta (redaktis Ciarán Ó Coigligh, Dublino, Coiscéim, 1984). Eta ekzemplo de ŝia poezio el la poemo, A Dhé (O Dio!):

    Bí ann nó as
    Táimse ag triall ort...
    (Vi ekzistu aŭ ne
     Al vi mi venas...)

Caitlín faradis fortan kampanjon por defendi la irlandan lingvon, kaj estis pasia maldekstrulino, partoprenante en multaj publikaj protestoj.

Ŝi edziniĝis kun Cathal Ó Luain en 1969, kaj naskis filon, Caomhán (kwii-vaan) en 1977. Ŝi mortis de mamkancero en Dublino la 6-an de junio 1982.