Calais

komunumo en la departemento Pas-de-Calais de Francio

Calais [kalɛ] (esperantigite Kalezo) estas franca havenurbo en la departemento Pas-de-Calais kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. La urbo estas ankaŭ la subprefektejo de unu arondismento kaj la ĉefurbo de kvar kantonoj.

Calais (Kalezo)
urbo
La Burĝoj de Calais, fare de Auguste Rodin.
La Burĝoj de Calais, fare de Auguste Rodin.
La Burĝoj de Calais, fare de Auguste Rodin.
komunumo en Franciourbo • limurbo • Roman city

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Pas-de-Calais
(subprefektejo)
Arondismento Calais (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
INSEE kodo 62193 [+]
Poŝtkodo 62100
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro (ekde 2001-2008) S-ro Jacky Hénin
Demografio
Loĝantaro 67 380  (2021) [+]
Loĝdenso 2 011 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 57′ N, 1° 51′ O (mapo)50.94751.8555555555556Koordinatoj: 50° 57′ N, 1° 51′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 33,5 km² (3 350 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calais (Kalezo) (Pas-de-Calais)
Calais (Kalezo) (Pas-de-Calais)
DEC
Calais (Kalezo)
Calais (Kalezo)
Situo de Calais (Kalezo)
Calais (Kalezo) (Francio)
Calais (Kalezo) (Francio)
DEC
Calais (Kalezo)
Calais (Kalezo)
Situo de Calais (Kalezo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calais [+]
vdr

Historio redakti

Historie, Calais rezultas el du urboj, Calais kaj Saint-Pierre, kiujn oni unuigis fine de la 19-a jarcento.

Dum la Centjara milito ĝi estis kaptita de la angla reĝo kaj iĝis enloĝata de angloj dum pluraj jarcentoj. Nur en jaro 1558 ĝi estis rekaptita de la franca reĝo Francisko la 1-a.

Ekonomio redakti

Calais estas la ĉefa vojaĝhaveno por transiri la Kalezan Markolon kaj iri Brition (aliaj estas Boulogne-sur-Mer kaj Dunkirko, sed ankaŭ Zeebrugge en Belgio).

Freŝdate, Calais fariĝis malĝoje fama pro la persekutado de enmigruntoj al Britio, kiujn oni malhelpas transpasi la limon, sed per ĉiaj rimedoj tamen provas, foje vivokoste, kaj post kiam, oni fermis la helpcentron de Ruĝa Kruco, vagas tra la kamparo kaj urbo persekutate de polico kaj helpate nur de kelkaj bonvolaj asocioj rigardataj kiel kontraŭleĝaj far la nunaj registaraj aŭtoritatoj kaj foje procesataj pro sia solidarecagoj.

Tradicia industrio de Calais estis permaŝina puntofabriko. Sed pro konkurenco de landoj malalt-salajraj tiu industrio malkreskas: en 1950 ĝi vivtenis 7 000 personojn, en 2004 nur 1 500.

Ĝemelurboj redakti

Artikolo el la Enciklopedio de Esperanto redakti

Calais. (kale). Havenurbo kaj banloko en Francujo; 72.000 loĝantoj; loko de la unua iom grava int. E-kunveno. La E-grupo de Calais kaj la angla havenurbo Dover, utiligante la kuradon E de la aŭtomobilaj boatoj, organizitan de la Aŭtomobila Klubo de Francujo, decidis aranĝi int. feston en E. La inviton akceptis pli ol l20 E-istoj (laŭ Privat 200, laŭ UEA-Jarlibro 1932 180) plejparte de Britujo kaj Francujo krome Capé el Alger Stavenhagen el Berlin, Seynaeve el Courtrai (Belgujo) kaj Kühnl el Praha. 7 aŭg 1904 oni malfermis la kunvenon en Calais, prezidis kapitano Capé-Montroisier. La kongreso diskutis la demandojn: Pri la akcento tonika; oni alprenis la decidon: "Ni devas ĝuste konservi la tonikan akcenton; la profesoroj devas insisti pri la utileco de tiu regulo". 2. Pri la ortografio de la personaj kaj urbaj nomo 3. Pri E-ista signeto; oni decidis: "La signo de la rekono por la E-istoj, kiun oni rekomendas por la kunvenoj k. c., estas la verda kvinpinta stelo". La 8-an la partoprenantoj per vaporŝipo "La Nord" vojaĝis al Dover, kie la E-istoj akceptis la gastojn entuziasme. Oni disiĝis nur je la 11-a vespere, kiam la gastoj forvojaĝis sur la sama ŝipo: En ambaŭ urboj de la festo okazis oficialaj akceptoj de la urbestraroj, bankedoj kun festparoloj ktp. La kongreso signas la komencon de la UK-j.

I. ŜIRJAEV.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti