Calancasca estas rivero en Kantono Tiĉino. Ĝi havas longecon de 31 km.

Calancasca
Calancsca apud Cauco
rivero
Bazaj informoj
Longeco 31 km
Akvokolekta areo 121 km²
Averaĝa trafluo 4,79 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 3 100 m
Enfluejo Moësa
- Alteco 330 m
Geografio
Alfluantoj Passit
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

La rivero Calancasca fontas en nordo de la komunumo Rossa ĉe la koordinatoj 46° 28′ 35″ N 9° 6′ 35″ O / 46.47639 °N, 9.10972 °O / 46.47639; 9.10972 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 35″ N 9° 6′ 35″ O / 46.47639 °N, 9.10972 °O / 46.47639; 9.10972 (mapo) de firnkampo sur alteco de 3100 m s.m. sude de la monto Zapporthorn, kies kulmino havas altecon de 3152 m s.m.

Fluvojo redakti

La rivero fluas de la fonto suden tra la Valo de Calanca. Dum la unuaj kvar kilometroj ĝis la alpopaŝtejo de Alögna la rivero trapasas altecdiferencon de 1500 metroj. Sur la alpopaŝtejo de Alögna alfluas al ĝi de oriento ĝia ĉefa alfluanto, la rivero de Passit, kiu senakvigas la Valon de Passit kaj fontas en samnoma lageto sur alteco de 2082 m s.m. La rivero pasas nun tra la vilaĝoj Valbella, Salüdin kaj Rossa, sekvas Augio, Santa Domenica, Cauco, Bodio, Selma, Arvigo, Molina (komunumo Buseno), kaj fine Grono.

Akvoenergio redakti

Apud Molina la rivero estas retenita en la malgranda baraĵalageto Lago de Molina. La akvo de la lago nutras en Roveredo la elektrocentralon de la entrepreno Calancasca AG, filio de la svisa energikoncero Axpo. La averaĝa elektroproduktado estas 87 milionoj kWh[1]

Alfluejo redakti

Sur alteco de 330 m s.m. en okcidento de Roveredo Calancasca alfluas al Moësa.

Ciferoj redakti

La rivero havas longecon de la fonto ĝis al alfluejo de 31 km. Ĝia altecodiferenco estas 2770 m, ĝia baseno, kiu kongruas kun la komunumaro de Calanca, havas areon de 121 km². 1,1% de la basena teritorio estas kovritaj de glaĉerojfirnoj. La averaĝa akvolulo mezurita en la jaro 2010 en la stacio de Buseno estis 4,79 m³/sek.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti