Calandrella
Calandrella estas genro de birdoj de la familio de alaŭdedoj, kie membras ankaŭ la alaŭdo, tufalaŭdo, arbalaŭdo kaj aliaj.
Calandrella | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tiu ĉi genro enhavas la jenajn speciojn:
- Mallongfingra alaŭdo, Calandrella brachydactyla
- Blanforda alaŭdo, Calandrella blanfordi
- Huma alaŭdo, Calandrella acutirostris
- Malgranda alaŭdo, Calandrella rufescens
- Ruĝkrona alaŭdo, Calandrella cinerea
- Mallongfingra azia alaŭdo, Calandrella cheleensis
- Sablalaŭdo, Calandrella raytal
- Mallongfingra somalia alaŭdo, Calandrella somalica
La specioj de tiu ĉi genro estas inter la plej malgrandaj de la alaŭdedoj, krome ili estas fortikaj kaj rondokapaj. Kiel plej parto de alaŭdedoj estas brunecaj kaj facile kamufeblaj sur sekecaj grundoj.