Calw

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Calw [kalf] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Calw de la federacia lando Baden-Virtembergo kaj estas ties administra centro. Krome ĝi apartenas al la distriktaro Karlsruhe kaj al la Regiono Norda Nigra Arbaro de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 24 219 loĝantojn.

Calw
Blazono
Calw (Germanio)
Calw (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefurbo de distrikto en Germanio • mezgrada regiona centro • urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Karlsruhe
Distrikto Distrikto Calw
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07051
Poŝtkodo 75351–75365
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7260
Aŭtomobila kodo CW
Oficiala Municipokodo 08235085
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 4 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Manfred Dunst
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
75365 Calw
Demografio
Loĝantaro 24219 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 43′ N, 8° 44′ O (mapo)48.7144444444448.7375Koordinatoj: 48° 43′ N, 8° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 347 m
Areo 59,88 km²
Oficiala retejo https://rathaus.calw.de/
vdr

Rolo politika kaj industria redakti

La urbo estas administrada sidejo kun multaj klerigadinstitutoj kaj refreŝiĝloko.

Ĉefaj industribranĉoj estas - krom la fremdultrafiko - la tekstilaĵa, lignaĵa, ledaĵa kaj elektroteknika.

Historio redakti

La urbo estis setlejo ĉirkaŭ burgo de la grafoj de Calw, kontruita ĉirkaŭ en 1100. En la 13-a jarcento la calwanoj ricevis la urbajn rajtojn. Dum la 16-a jc la urbo estis somera rezidejo de la dukoj virtembergaj.

En la jaro 1975 oni unuigis la urbon Calw kun Hirsau, en kies paroĥa preĝejo troviĝas partoj de la malnova baziliko (1059-71). Tre gravis iam la reformama benediktana Monaĥejo Hirsau; hodiaŭ Hirsau estas urboparto de Calw.

Vidindaĵoj redakti

Homoj rilataj al Calw redakti

Bildaro redakti