Calzadilla

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Calzadilla ("ŝtonvojeto") estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 459 loĝantoj sur areo de 76,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km².

Calzadilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10817
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Carlos Carlos Rodriguez
Demografio
Loĝantaro 459  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 4′ N, 6° 32′ U (mapo)40.0597664924-6.5325367287Koordinatoj: 40° 4′ N, 6° 32′ U (mapo) [+]
Alto 356 m [+]
Areo 76,34 km² (7 634 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calzadilla (Ekstremaduro)
Calzadilla (Ekstremaduro)
DEC
Calzadilla
Calzadilla
situo en Ekstremaduro
Calzadilla (Hispanio)
Calzadilla (Hispanio)
DEC
Calzadilla
Calzadilla
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calzadilla [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas calzadillanoslagartos (lacertoj). La dua nomo de la loĝantoj havas kialon, ke laŭ legendo paŝtisto, petis al la bildo de la Kristo de la Agonio, ke sia bastono iĝu pafilo por mortigi gigantan lacerton kiu manĝas liajn ŝafojn.

Situo redakti

Calzadilla estas situa en la nodokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 356 m; je 78 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 138 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 76,34 km².

Ekonomio redakti

 
Skulptaĵo de la paŝtisto ĉasante la lacerton, ĉe la ermitejo de la Kristo de la Agonio.

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio redakti

Calzadilla limas kun:

Demografio redakti

Demografia evoluo de Calzadilla inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

590 554 514 494 492 491 479

Religiaj monumentoj redakti

En Calzadilla troviĝas la jenaj preĝejoj kaj ermitejoj:

  • Preĝejo, de la 15a jarcento kun sonorilturo de la 16a jarcento.
  • Ermitejo de la Kristo de la Agonio, de la 16a jarcento, kiu loĝigas bildon de la Kristo de la Agonio atribuita al Lucas Mitata kaj la restaĵojn de la lacerto de Calzadilla.

Festoj redakti

En Calzadilla oni celebras la jenajn festojn:

  • Danco de las Mondas
  • Kamparfesto (Lundon de Krucoj)
  • Los Cristinos (1a duono de aŭgusto)
  • Kristo (15a de septembro)