Calzadilla de los Barros

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Calzadilla de los Barros estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 699 loĝantoj sur areo de 52,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas calzadilleros.

Calzadilla de los Barros
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Zafra-Río Bodión
Poŝtkodo 06249
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Antonio Galván Porras
Demografio
Loĝantaro 699  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 18′ N, 6° 19′ U (mapo)38.3005798-6.3175163Koordinatoj: 38° 18′ N, 6° 19′ U (mapo) [+]
Alto 558 m [+]
Areo 52,2 km² (5 220 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calzadilla de los Barros (Ekstremaduro)
Calzadilla de los Barros (Ekstremaduro)
DEC
Calzadilla de los Barros
Calzadilla de los Barros
situo en Ekstremaduro
Calzadilla de los Barros (Hispanio)
Calzadilla de los Barros (Hispanio)
DEC
Calzadilla de los Barros
Calzadilla de los Barros
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calzadilla de los Barros [+]
vdr

Situo redakti

Calzadilla de los Barros estas situa en la suda parto de Ekstremaduro suda parto de la provinco de Badajoz kaj en la suda parto de la distrikto Tierra de Barros, kies nomo portas ankaŭ la municipo. Ĝi estas je altitudo de 558 m; je 93 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 52,2 km². Ĝi apudas la tradician nordo-suden vojon "Vía de la Plata" kaj nune aŭtoŝoseo al Sevilo.

Ĝi distas el la ĉefaj urboj de la provinco jene: Badajoz: 93 km; Don Benito: 122 km; Villanueva de la Serena: 116 km, Zafra: 22 km Almendralejo: 47 km kaj Mérida: 77 km.

Loĝantaro redakti

Dum la unua duono de la 20a jarcento la loĝantaro kreskis el pli da 1,000 loĝantoj komence de la jarcento al pli da 1,500 meze; sed poste, unue dum la 1960-aj jaroj malkreskis denove al 1,000 kaj dum la 1970-aj jaroj malkreskis je pliaj 200. Tiele la resto de la jarcento vidis nur ĉirkaŭ 800 loĝantojn, spite la avantaĝo ke la vilaĝo apudas nacian vojon.

Historio redakti

Pro la sama kialo jam estis romia okupado de la loko, ĉar restis restaĵoj de tiu epoko. Dum la Rekonkero al arboj la reĝo Ferdinando la 3-a rekonkeris tiun areon kun la helpo de la Ordeno de Santiago al kiu Calzadilla estis donata en 1242.

Dum la 16a jarcento la vilaĝo ĝuis bonan ekonomion ĉar el la 30 vilaĝanoj kiuj elmigris al Ameriko almenaŭ 13 revenis pli riĉaj. De tiam komencis la konstruadon de preĝejoj kaj ermitejoj en la vilaĝo. Nuntempe restas kelkaj sed ne ĉiuj. En la ĉefa preĝejo ekzistas elstara retablo de la 16a jarcento kun pentraĵoj de Antón de Madrid kiu tiam loĝis en Zafra; hodiaŭ ĝi estas deklarita nacia monumento kaj restaŭrita.

Famuloj redakti