Camaleño [kamaLEnjo] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas en la historia komarko Liébana, ĉe la montaro Picos de Europa. En ĝi estas la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, kristana prilgrimejo.

Camaleño
Vilaĝo Turieno kaj Picos de Europa.
Vilaĝo Turieno kaj Picos de Europa.
Vilaĝo Turieno kaj Picos de Europa.
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Provinco Kantabrio
Poŝtkodo 39587
Retpaĝaro Retejo de Urbodomo
Demografio
Loĝantaro 1 000  (2013)
Loĝdenso 6,21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 9′ N, 4° 42′ U (mapo)43.151944444444-4.6922222222222Koordinatoj: 43° 9′ N, 4° 42′ U (mapo)
Alto 400 m [+]
Areo 161,1 km² (16 110 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Camaleño (Hispanio)
Camaleño (Hispanio)
DEC
Camaleño
Camaleño
Situo de Camaleño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Camaleño [+]
vdr

Geografio redakti

 
Camaleño ene de Kantabrio.

Ties najbaraj municipoj estas: sude Vega de Liébana, oriente Potes, norde kaj oriente Cillorigo de Liébana, nordokcidente Cabrales (Asturio) kaj okcidente Posada de Valdelón kaj Boca de Huérgano en provinco Leono.

La municipo situas ene de la montaro Picos de Europa kaj tra ĝi fluas la rivero Deva.

Ekonomio redakti

La ĉefan ekonomian rolon ludas brutobredado kaj agrikulturo, sed ankaŭ kreskanta serva sektoro pro la granda nombro de vizitantoj de la Nacia Parko Picos de Europa. En la municipo estas la telfero de Fuente Dé, kiu veturigas vizitantojn 700 m superen al monta pinto.

En Camaleño oni produktas fromaĝon konatan kiel quesuco de Liébana (fromaĝeto el Liébana) kaj lokan drinkaĵon orujo, kiu estas brando el rekremento de teo kultivata en altaj montpasejoj de Picos de Europa.

Kulturo redakti

En Camaleño estas la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, unu el la kvin sanktaj lokoj de Kristanismo kaj populara pilgrimejo. En ĝi estas la plej granda parto de la kruco de Jesuo, kio estas reprezentata en la municipa lbazono, laŭ la Romkatolika Eklezio.

Vilaĝoj redakti

La municipo ampleksas 33 vilaĝojn. Preskaŭ duono el ili havas malpli ol 20 loĝantoj. La municipa registaro estas en la samnoma vilaĝo Camaleño, ĉeborde de la rivero Deva, je alteco 380 super la marnivelo.