Camille Flammarion

franca astronomo, verkisto kaj sciencpopulariganto

Camille Flammarion, aŭ Nicolas Camille Flammarion, (Montigny-le-Roi, la 26-an de februaro 1842Juvisy-sur-Orge, la 3-an de junio 1925), estis franca astronomo, scienca esploristo kaj sciencpopulariganto.

Camille Flammarion
Persona informo
Camille Flammarion
Naskonomo Nicolas Camille Flammarion
Naskiĝo 26-an de februaro 1842 (1842-02-26)
en Val-de-Meuse,  Julia monarkio
Morto 3-an de junio 1925 (1925-06-03) (83-jaraĝa)
en Juvisy-sur-Orge
Tombo Q102234371 vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater seminary of Langres • Association polytechnique vd
Familio
Patro Jules Flammarion vd
Patrino Françoise Lomon vd
Gefratoj Berthe Flammarion • Ernest Flammarion • Anne-Marie Flammarion vd
Edz(in)o Gabrielle Renaudot Flammarion • Sylvie Pétiaux vd
Parencoj Jean Vaillant (relieur) vd
Profesio
Okupo astronomoverkisto • balonisto • sciencfikcia verkisto vd
Laborkampo astronomio vd
Verkado
Verkoj Koprník a soustava světová vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La plej aĝa inter kvar gefratoj, li tre frue jam scipovis legi, skribi kaj kalkuli. Edukita en Langres, li eklaboris 16-jara en la Observatorio de Parizo, en kalkul-fako de Le Verrier. En 1862, per la publikigo de sia libro La pluralité des mondes habités (La plureco de loĝataj mondoj) li disiĝis de la oficialaj astronomiaj instancoj.

Li verkis furorajn librojn pri astronomio, kiuj tradukiĝis en plurajn lingvojn. Unu el la verkoj plej konataj estas "Popola Astronomio" (1880). Li publikigis artikolojn en sciencaj kaj astronomiaj revuoj. Li verkis ankaŭ pri fizikaj esploroj. En 1883, li kreis la Observatorion de Juvisy-sur-Orge, kiun li estris ĝis la morto. Li instigis la laboron de amatoraj astronomoj.

Li fondis la Astronomian Societon de Francio en 1887. Pro multjaraj servoj, en 1912 li ricevis la Honoran Legion.

Camille Flammarion estas konata kiel esploristo de fenomenoj spiritaj, kun vasta produktado. En diskurso ĉe la parapsikologia asocio Society for Psychical Research en 1923 li asertis, ke post 60 jaroj de propra esplorado, li kredis je telepatio kaj mediumaj manifestiĝoj. Li ankaŭ membris ĉe la Pariza Societo de Spiritismaj Studoj kaj Teozofia Societo.

Flammarion ĉe sia teleskopo Bardou en la Observatorio de Juvisy (1880-aj jaroj)

Bibliografio redakti

CARNEIRO, Victor Ribas. ABC do Espiritismo (5a. ed.). Curitiba (PR): Federação Espírita do Paraná, 1996. 223p. ISBN 85-7365-001-X p. 51-54.

GODOY, Paulo Alves; LUCENA, Antônio. Personagens do Espiritismo (2ª ed.). São Paulo: Edições FEESP, 1990

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

La Nacia Franca Biblioteko (Bibliothèque Nationale de France) havas la plejmultajn verkojn (en la franca) de Flammarion, en formato PDF.