Campillo de Ranas [kamPIĝo de R.] (Kampeto de Ranoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas ĉefa domaro Campillo de Ranas, krom aliaj pli malgrandaj nome la submunicipoj Campillejo [kampiĜEĥo] (Kampeto), El Espinar, Roblelacasa kaj Robleluengo, kaj la senhomejoj El Vado, Matallana kaj La Vereda. Ĝi troviĝas en la zono influita de la nomita nigra arkitekturo, kiu enhavas tiujn konatajn kiel nigraj vilaĝoj. Campillo de Ranas estas inkludita en la areo de la Natura Parko de la Sierra Norte de Guadalajara

Campillo de Ranas
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19223
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Francisco Maroto García (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 155  (2023) [+]
Loĝdenso 1,78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 3° 19′ U (mapo)41.085555555556-3.3141666666667Koordinatoj: 41° 5′ N, 3° 19′ U (mapo) [+]
Alto 1 102 m [+]
Areo 91,69 km²
Campillo de Ranas (Hispanio)
Campillo de Ranas (Hispanio)
DEC
Campillo de Ranas
Campillo de Ranas
Situo de Campillo de Ranas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campillo de Ranas [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas campillero [kampiĜEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 163 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,78 loĝ/km².

Situo redakti

Campillo de Ranas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 102 m super marnivelo; je 66 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 91,69 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°05′08″N 3°18′51″Ok.

Geografio redakti

 
Tipaj domoj de la nigra arkitekturo en Campillo de Ranas.

El la pejzaĝo de tiu municipo elstaras la montopinto Ocejón, unu el la plej altaj de la provinco. Proksime al la zono estas la du arbaroj el fagoj plej sudaj de Eŭropo, nome tiu de Montejo de la Sierra kaj tiu de Tejera Negra, same kiel la elfluejo de la rivero Jarama en la municipo El Cardoso de la Sierra.

La iamaj setlejoj La Vereda kaj Matallana, apartenantaj al la antikva municipo El Vado, kiu estis aneksita al Campillo de Ranas en la 1970-aj jaroj, same kiel El Vado mem, kiu estis parte inundita sub la Akvorezervejo de El Vado, troviĝas senhomaj post la deviga konfisko fare de la ICONA por rearbarigo. Tamen, la Asociación Amigos de La Vereda, kun helpo de la regiona registaro de Kastilio-Manĉo, iniciatis projekton por la rekuperado de la enklavo de La Vereda. Ili postulas la redonon de la propriaĵoj, inklude la konstruaĵojn urbajn, kiuj ne estis uzataj por la celoj de forsta rearbarigo, antaŭvidita de la deviga konfisko de 1972.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 163, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Campillo de Ranas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Campillo de Ranas kie oni falis al la nunaj 163.

Ekonomio redakti

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Campillo en la Episodios Nacionales de Galdós redakti

En la komeenco de la tria ĉapitro de Juan Martín 'El Empecinado' (Naciaj Epizodoj (vol. IX),[1] don Benito Pérez Galdós prezentas rolulon de pikareska romano en historia romano, nome "Viriato", konvertita en gerilano de la kontraŭfranca roto de la Empecinado, kiun la romanisto faris ano de Campillo de Ranas... Parolas "Viriato":

 
 Yo, señor oficial, estudiaba en la Complutense cuando declaramos la guerra a Napoleón. Soy hijo de unos labradores del Campillo de las Ranas, y vivía en Alcalá unos días de limosna, otros de la sopa boba y otros de lo que mis compañeros me quisieran dar... En los veranos era el primer corredor de tuna que se ha conocido desde que el gran Cisneros fundó la Universidad. (Mi, sinjoro oficiro, studis en la Komplutense kiam ni deklaris la militon kontraŭ Napoleono. Mi estas filo de kamparanoj de Campillo de las Ranas, kaj loĝis en Alcalá kelkajn tagojn el almozo, aliaj el la monaĥeja supo kaj aliajn el tio kion miaj kolegoj volis doni al mi... En la someroj mi estis la unua ensemblano konita el la granda Cisneros fondis la Universitaton.) 
— Benito Pérez Galdós

Kuriozaĵoj redakti

  • La urbestro Francisco Maroto havas la rekordon de la provinco pri realigo de pli granda kvanto da nuptoj de samseksemuloj[2]
  • En 2008 la entrepreno Telefónica filmis reklamaĵon pri ADSL en tiu vilaĝo kie ironie ne estas telefonatingo.[3]

Notoj redakti

  1. Pérez Galdós, B. Juan Martín El Empecinado. Madrid. Alianza Editorial. 1988. p.23. ISBN 84-206-5009-9
  2. Tengo una especie de apuesta con el párroco a ver quién casa más gente, mi havas veton kun la pastro pri kiu geedzigas pli da homoj
  3. S.L., Unidad Editorial Internet,. «Telefónica grabó un anuncio de ADSL en un pueblo donde no hay cobertura | elmundo.es». www.elmundo.es. [1] Konsultita la 9an de decembro 2016.

Vidu ankaŭ redakti