Cannon estas usona agadema krim-drama televidserio produktorita de Quinn Martin kiu estis elsendita el 1971 al 1976. La ĉefa protagonisto estas la titoliga rolulo, nome privata detektivo Frank Cannon, kies rolo estis ludita de aktoro William Conrad.

Cannon
televida serio
Originala titolo Cannon
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro detective television series, crime television series
Aktoroj William Conrad
Muziko de John Carl Parker
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 124
Daŭro sen reklamoj 45
Elsendo
Elsendita 14 sep. 1971 – 3 mar. 1976
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Cannon estas la unua serio de Quinn Martin kiu estis elsendita de alia kanalo lrom ABC. Oni faris "revivigan" televidfilmon nome The Return of Frank Cannon, kiu estis elsendita la 1an de novembro, 1980. Totale, estis 122 epizodoj plus la seria duhora montraĵo kaj la televidfilmo, The Return of Frank Cannon. La intrigoj en la epizodoj temis pri la agado de Cannon solvante krimon. La klientoj de Cannon en la serio ege variis, kaj la variado en klientoj kondukis al konsiderinda variado ankaŭ en la formatoj de la epizodoj. En nombraj dekomencaj epizodoj Cannon estis dungita de asekurkompanio kiu deziras esploradon pri perdo. Aliaj epizodoj metis Cannon en dungado kiel polica detektivo, de iama amanto, de patro pri filo aŭ de filo pri patro. En kelkaj epizodoj Cannon estis dungita de iu kiu estas minacata.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti