Carbodies estis brita fabrikanto de karoserioj kaj taksioj, establita de 1919 ĝis 1988 sur Holyhead Road en Coventry.

Carbodies
aŭtomobilo-faranta firmao vd
Dum 1919 - 1998
Sidejo Coventry
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La negoco komenciĝis en 1919, kiam Robert 'Bobby' Jones, eks-ĝenerala direktoro de karoseriisto Hollick kaj Pratt transprenis la karoserian aktivecon de sia tiama dunganto, lignaĵ-komercisto Gooderhams kaj starigis la negocon en loko akirita el Thomas Pass en West Orchard, Coventry. Carbodies faris ​​seriojn da karoserioj por aŭtomobilfabrikoj kiuj ne havis karoseriejon aŭ kies karoseriejo estis troŝarĝita. Tipaj klientoj estis Alvis, RootesMG.

Dum la Dua Mondmilito la kompanio produktis karoseriojn por militaj veturiloj kaj komponantojn por aviadiloj.

Post la milito Carbodies havis grandan kontrakton por la fabrikado de karoserioj de Austin kaj ankaŭ mendojn de Ford por la konstruo de kabrioletoj por la modeloj Ford Consul, Ford Zephyr kaj Ford Zodiac. MG kune kun aliaj markoj de BMC restis ankaŭ grava kliento. Carbodies ankaŭ produktis prototipojn kaj ilojn kaj laboris en projektoj kiel la kapoto de la Jaguar-E-Type.

En 1954 Jones vendis la entreprenon al Birmingham Small Arms Company kaj en 1973 BSA estis aĉetita de Manganese Bronze Holdings. Ekde 1989, la kompanio estis nomita London Taxis International.

Taksioj de Carbodies redakti

Eksteraj ligiloj redakti