Carcar, [karkar] - tagaloge Lungsod ng Carcar - estas kvinaklasa komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Cebu, en regiono Centraj Bisajoj, en provinco Cebuo. Carcar havas 15 distriktojn. Carcar apartenas al urbaro de Cebuurbo.

Larĝa panoramo pri urbodomo de Carcar
Larĝa panoramo pri urbodomo de Carcar
Carcar
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6019
Demografio
Loĝantaro 136 453  (2020) [+]
Loĝdenso 1 168 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 7′ N, 123° 38′ O (mapo)10.116666666667123.63333333333Koordinatoj: 10° 7′ N, 123° 38′ O (mapo) [+]
Alto 97 m [+]
Areo 116,78 km² (11 678 ha) [+]
Carcar (Filipinoj)
Carcar (Filipinoj)
DEC
Carcar
Carcar
Situo de Carcar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carcar [+]
vdr
Monumento en Carcar

Geografio redakti

Carcar situas en meza parto de la insulo ĉe la orienta marbordo sur deklivoj [1]. Talisay (Cebu) troviĝas 28, regiona kaj provinca ĉefurbo Cebuurbo 38, Mandaue 41, Lapu-Lapu 43, Legazpio (Albajo) 339, Dabao 402, Puerto Princesa 539, General Santos 475, ĉefurbo Manilo 576, Kezonurbo 581, Laoag 960 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

La loknomo de Carcar estis "Sialao". Ĝi iĝis municipo en 1599 kaj estas konsiderita unu el la plej malnovaj urboj en Cebuo. La hispana dominado okazis 3 jarcentojn, poste sekvis regado de Usono en la unua parto de 20-a jarcento. Inter 1942-1945 la japanoj regis. En la 2000-aj jaroj Carcar atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil), en 2007 ĝi ricevis la titolon sendependa komponenta urbo, sed poste ĝi dufoje perdis tiun statuson, fine en 2011 la tribunalo remetis la urban statuson.

 
Placo en Carcar

Trafiko redakti

Carcar estas atingebla voje laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojo al interno de la insulo ĝis la okcidenta marbordo.

Klimato redakti

Carcar situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1639 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Religio redakti

 
Kirko en Carcar

La plej ofta religio estas la katolika.

Vidindaĵoj redakti

  • kirko
  • pluraj historiaj domoj
  • strandaj domoj
  • statuoj

Fontoj redakti

  • WikiTrans