Cardaillac

komunumo en la departemento Lot de Francio

Cardaillac ([kardAljak] 44°41'N, 2°00'E Mapo) estas vilaĝo 9 km nord-okcidente de Figeac, en departemento Lot. Ĉ 500 loĝantoj.

Cardaillac
komunumo en Francio
Administrado
INSEE kodo 46057 [+]
Poŝtkodo 46100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 622  (2021) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 41′ N, 2° 0′ O (mapo)44.681.9969444444444Koordinatoj: 44° 41′ N, 2° 0′ O (mapo) [+]
Alto 375 m [+]
Areo 18,1 km² (1 810 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cardaillac (Lot)
Cardaillac (Lot)
DEC
Cardaillac
Cardaillac
Situo de Cardaillac
Cardaillac (Francio)
Cardaillac (Francio)
DEC
Cardaillac
Cardaillac
Situo de Cardaillac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cardaillac [+]
vdr

Situanta lime de du regionetoj Limargue ([limArg'] kulturriĉa) kaj Ségala ([segalA] malriĉa sekal- kaj kaŝtan-produktanta), Cardaillac havas riĉan mezepokan heredaĵon kaj estas unu el la Les plus beaux villages de France (Plej belaj vilaĝoj en Francio). Ĝia nomo jam aperas en la 8-a jarcento. Kavaliro Bertrand alprenis la nomon Cardaillac kiam la reĝo Pipino la Malalta konfidis al li tiujn terojn.

Fortikaĵo ekkonstruiĝis en 1064 sur roka supraĵo laŭ ordono de Hugues barono de Cardaillac. El tiuj hodiaŭ ankoraŭ staras tri turoj el la 13-a jarcento. En 1188 ĝi eltenis atakon de Rikardo Leonkora iĝonta poste Reĝo de Anglio.

Cardaillac estis en la protestanta kampo dum la Religia enlanda milito. La vilaĝo entuziasme bonvenigis la Francan Revolucion.

Je la 11-a de majo 1944 tri junuloj estis mortpafitaj de la divizio Das Reich kiu poste neniigis la tutan loĝantaron de la vilaĝo Oradour-sur-Glane.

Eksteraj ligiloj redakti