Carhaix-Plouguer

komunumo en Bretonio

Carhaix-Plouguer (jen france, bretone Karaez-Plougêr) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Finistère (jen france, bretone Penn-ar-Bed), en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 7 240 loĝantoj.

Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr
komunumo
La « domo de la seneskalo » (16-a jc) fariĝinta turismoficejo
La « domo de la seneskalo » (16-a jc) fariĝinta turismoficejo
La « domo de la seneskalo » (16-a jc) fariĝinta turismoficejo
komunumo en Franciosetlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Finistère
INSEE kodo 29024 [+]
Poŝtkodo 29270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 240  (2021) [+]
Loĝdenso 281 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 17′ N, 3° 34′ U (mapo)48.275833333333-3.5744444444444Koordinatoj: 48° 17′ N, 3° 34′ U (mapo) [+]
Alto 104 m [+]
Areo 25,81 km² (2 581 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr (Finistère)
Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr (Finistère)
DEC
Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr
Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr
Situo de Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr
Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr (Francio)
Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr (Francio)
DEC
Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr
Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr
Situo de Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carhaix-Plouguer [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de Carhaix kaj Plouguer antaŭ ilia kunfandiĝo

Carhaix situas en regiono Poher, grava parto de Kernevo, inter la montoj de Arrée norde kaj la Nigraj Montoj (Francio) sude. Geologie, Carhaix situas en la centro de la baseno de Châteaulin, konsistanta precipe el skisto ofte ardezaj kaj el grejso en topografia kaviĝo inter la montoj de Arrée kaj la Nigraj montoj.

Fariĝintaj komunumoj dum la franca revolucio, Carhaix kaj Plouguer kunfandiĝis en 1956 kaj elektis la nomon Carhaix-Plouguer. Ekde 1862, la urba konsilio de Carhaix deziresprimis tion[1].

Ĝemelaj komunumoj redakti

Distancoj al pluraj francaj urboj (birdofluge) redakti

Carhaix-Plouguer okupas centran pozicion centre de la okcidenta parto de la bretona duoninsulo. Ĝi situas proksimume je egala distanco de pluraj grandaj urbaj areoj : Brest, Quimper, Saint-Brieuc, Lorient [2]

Urbo Morlaix Guingamp Pontivy Quimper Lorient St-Brieuc Brest Vannes Rennes Nantes Le Mans Paris
Distanco

Direkto

39 km

(N)

45 km

(N-E)

50 km

(E)

51 km

(S-O)

61 km

(S)

65 km

(N-E)

69 km

(N-O)

92 km

(S-E)

141 km

(E)

191 km

(S-E)

282 km

(E)

440 km

(E)

Origino de la nomo redakti

En ĉarto subskribita de la grafo de Kernevo, Hoël, por donaci « vilaon situanta apud Caer Ahes, en kiu troviĝas la preĝejo sanctus Kigavus (sankta Quijeau) »[3], troviĝas la plej malnova formo de la nomo de Carhaix, proksima kaj samtempa al la formoj troveblaj en la mezepokaj romanoj. La ĉarta kompreneble antaŭa la morton de Hoël en 1084.

 
Carhaix : la ponto de la muelejo Moulin-Meur (ruino) sur la rivero Hyères
 
La Eta Carhaix : la rivero Hyères kaj la malnova ponto de la 18-a jc
 
La Eta Carhaix : la ponto de la 18-a jc sur la rivero Hyères (malsupra vido)

Historio redakti

Vorgium, gaŭlo-romia ĉefurbeto redakti

Arkeologiaj serĉoj[4] komencitaj en la 18-a jc kaj nun metodaj ekde 1995 malkovras pli kaj pli da restaĵoj de konstruaĵoj. Multaj gaŭlo-romiaj restaĵoj estis trovitaj kaj ili interesis siatempe Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne.

Ekde la romia epoko, Vorgium (Carhaix) estis vera kruciĝejo, la france Annales de Lausanne en 818 kvalifikis Carhaix (kie la reĝo de Francio Ludoviko la 1-a kaj ties ost (= armeo) estus restadanta en tiu dato) Corophesium ( = kruciĝejo) pro sia centra pozicio okcidente de la armorika duoninsulo : ok romiaj vojoj eliris el Carhaix irantaj, inkluzivante de la disbranĉiĝoj, en 12 malsamaj direktoj[5].

Carhaix en la mezepoko redakti

En la mezepoko, la urbo estis la ĉefurbo de la mezepoka "Poher", bretone Pou-Kaer, la lando de la Civito. La nomo Kaer estas vorto komuna al la britonaj keltaj lingvoj, kiu signifas fortikigitan lokon.
En 878, la urbo eble estis prirabita de la vikingoj, sed tio ne estas certa. Ekde la 9-a jarcento, la ĉartaro de Redon mencias Poucar aŭ Poucher kaj tio respondus al la spaco inter la montoj de Arrée kaj la Nigra monto, buŝo de la rivero Aulne kaj la lando de Quintin oriente[6].

Vidu ankaŭ: hereda milito de Bretonio (1341 - 1364), kiu forte detruis la urbon.

 
Jean Marie Golias de Rosgrand, deputito de la tria ordeno al la ĝenerala Asembleo de Bretonio de la seneskalejo de Carhaix
 
Carhaix : tio, kio restas de la iama monaĥinejo de la Hospitalaninoj
 
Vincent Samuel Billette (1729-1812), deputito de la tria ordeno al la ĝenerala Asembleo de Bretonio de la seneskalejo de Carhaix

Carhaix en la moderna epoko redakti

Carhaix en la franca revolucio redakti

La tria ordeno de la seneskalejo de Carhaix skribis plendokajeron[7] petanta la egalecon de la impostoj por la tri ordenoj, la neniigon de la nearmulaj impostoj ('france taille), hejmimpostoj (france fouage) kaj de dekonaĵimpostoj (france dîme) kaj de la malkontrakteblaj farmobienoj kaj de la senjoraj justicoj.

En la 19-a jarcento redakti

La pludaŭro de la tradicia vivo redakti

La malfermo de la kanalo inter Nantes kaj Brest en ĉ. 1830, profitis al la ardezejoj kaj al la regiona agrokulturo, sed ne dinamikigis Carhaix, eĉ se ĝi estigas lan havenon de Carhaix.

Lokoj kaj monumentoj[8] redakti

 
Saint-Pierre de Plouguer - La sonorilturo

Personoj ligitaj al la komunumo redakti

Naskiĝoj redakti

Mortoj redakti

  • Roger Guenver, amatora arkeologa fakulo pri gla aŭlo-romia periodo

Kulturaj okazaĵoj redakti

 
La Festivalo de la Vieilles Charrues en 2006
  • La Librofestivalo en Bretonio (organizata de la bretona kultura centro Egin, okazas en la lasta semajnfino de Oktobro ekde 1989)
  • La premio de la Romano de la Urbo Carhaix, kreita en 1999 laŭ iniciato de la urbo Carhaix, estis atribuita dum la Librofestivalo. Premiitoj : Yvon Inizan (1999), Bernard Garel (2000), Jacques Josse (2001), Soazig Aaron (2002), Marie Le Drian (2003), Cédric Morgan (2004), Arnaud Le Gouëfflec (2005), Marie-Hélène Bahain (2006), Sylvain Coher (2007), Françoise Moreau (2008), Tanguy Viel (2009)
  • En 1948, Polig Montjarret esti je la origino de la kreado de la dua bagado privarbita al la fervoja personalo, dirata 'bagado de la fervojistoj de Carhaix', la dua post tiu de Saint-Marc, à Brest.
  • Revuo bretona Kreiz Breizh, eldonata de la asocio france 'Les Mémoires du Kreiz Breizh'. 1-a eldono en 2000.
  • Revuo bretona Spered Gouez ('la sovaĝa spirito, fondita en 1991 de Marie-Josée Christien, eldonata de la bretona kultura centro, okaze de la Librofestivalo en Bretonio.

Sportaj okazaĵoj redakti

  • La duonmaratonoj Huelgoat-Carhaix kaj Poullaouën-Carhaix[11] 10 km okazas ĉiujare en Majo.

Bibliografio redakti

  • Collectif (Erwan Chartier, eld.), france Carhaix : deux mille ans d'histoire au cœur de la Bretagne, Éditions ArMen, 2005, 203 p.
  • france Carhaix et le Poher, itinéraires intérieurs, kunmetis Marie-Josée Christien (hors-série Spered Gouez, 2004)
  • Ronan Gorgiard, france Les Vieilles Charrues : le Wood-soc breton : 10 ans de labour, Éditions An Here, 2002
  • Mesgouez D., france Histoire des rues de Carhaix, Coop Breizh, Spezet, 1991
  • François Moal, france Carhaix et le Poher : aux carrefours de l'histoire, Coop Breizh, Spezet, 1986
  • Louis Pape. france La Civitas des Osismes à l'époque gallo-romaine . Presses universitaires de Rennes, 1978. Thèse universitaire.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. france Procès-verbal des séances du conseil général du Finistère, session de 1862, legebla de http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k5568478p.r=Plouguer.langFR
  2. france Calcul de l'orthodromie. Arkivita el la originalo je 2011-02-25. Alirita 9-an de oktobro 2011.
  3. Paul de Berthou, france Cartulaire de l'abbaye Sainte-Croix de Quimperlé, 2-a eldono, 1904, legebla el Gallica.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-30. Alirita 2012-01-21.
  5. Jean-Yves Éveillard, france La Voie romaine de Rennes à Carhaix. Recherches autour d’un itinéraire antique. Brest, Université de Bretagne Occidentale, 1975
  6. R. Couffon, « france Les pagi de la Domnonée au 9e}} selon les hagiographes bretons », Mémoires de la Société d'archéologie et d'histoire de Bretagne, tome 24, 1944
  7. Parlamentaj arkivoj de 1787 ĝis 1860 ; 2-7. États généraux ; Cahiers des sénéchaussées et bailliages. Série 1 / Tome 2 / impr. par ordre du Sénat et de la Chambre des députés ; sous la dir. de MM. Jules Mavidal et Émile Laurent,... consultable sur Gallica.
  8. france http://www.ville-carhaix.com/fr/decouvrir/patrimoine/index.asp Arkivigite je 2010-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-29. Alirita 2012-01-21.
  10. FR3 (7-an de julio 1995). Le festival des vieilles Charrues. L'Ouest en Mémoire (INA). Alirita 27-an de junio 2011.[rompita ligilo]
  11. Duonmaratono Huelgoat-Carhaix kaj Huelgoat-Carhaix (10 km). Arkivita el la originalo je 2011-03-12. Alirita 2012-01-21.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti