Carhuasanta [karŭaSANta] estas malgranda rivero situa en la Departemento Arekipa de Peruo. Ĝi estas konata ĉefe kiel riverfonto de la rivero Amazono. Tiu rojo estas nutrata de la vintraj neĝoj de la Nevado Mismi, (5,597 m), ĉirkaŭ 6,400 kilometrojn for el la Atlantika Oceano, kien venos la Amazono. El ĉiuj konsidereblaj riverfontoj en la Amazona Baseno, estis la neĝofando el Carhuasanta kiu estis kalkulitaj de kartografoj kiel la plej malproksima de la riverfontoj el la elfluejo de la Amazono.

Carhuasanta
rivero • rivereto
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Peruo
Regionoj Departemento Arekipa
vdr

La Carhuasanta kuniĝas kun la rivero Quebrada Apacheta, kaj ili formas la Riveron Lloqueta [joKEta]. Tiu rivero havas kelkajn pliajn nomoŝanĝojn antaŭ iĝis la Apurimako. La minurbo Kajjoma kuŝas ĉe la kuniĝo de kvar riveroj kiuj formas la Apurimakon.

Bibliografio redakti

  • MacIntyre, L. "Amazon - The River Sea", National Geographic Magazine, 1972