Carl BARKS (27a de Marto, 1901 – 25a de Aŭgusto, 2000) estis usona bildliteraturisto, verkisto, kaj pentristo. Li estas plej bone konata pro siaj komiksoj pri Donald DuckDonaldo Anaso kaj kiel la kreinto de la rolulo Scrooge McDuck. Li laboris anonime ĝis malfrue en sia kariero; la sekvantoj kromnomigis lin kiel The Duck Man (la anasulo) kaj The Good Duck Artist. En 1987, Barks estis unu el la tri inaŭguraj enkondukitoj en la Will Eisner Comic Book Hall of Fame.

Carl Barks
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1901 (1901-03-27)
en Merrill
Morto 25-an de aŭgusto 2000 (2000-08-25) (99-jaraĝa)
en Grants Pass
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Carl Barks
Familio
Edz(in)o Garé Barks vd
Profesio
Okupo aktoroverkisto • pentristo • terkultivistoĵurnalisto • rakontartisto • ilustristobildliteraturisto • bildliteratura verkisto • animaciisto • kartunisto • storyboard artist vd
Laborkampo bildliteraturo vd
Aktiva dum 1935–2000 vd
Verkado
Verkoj Scrooge McDuck ❦
Gyro Gearloose ❦
Donald Duck Finds Pirate Gold ❦
Donald Duck and the Mummy's Ring ❦
Magica De Spell ❦
Gladstone Gander ❦
Beagle Boys ❦
Christmas on Bear Mountain vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barks laboris por la Disney Studio kaj la Western Publishing kie li kreis Duckburg (Anasurbo) kaj multajn el ties loĝantoj, kiel Scrooge McDuck (1947), Gladstone Gander (1948), la Beagle Boys (1951), The Junior Woodchucks (1951), Gyro Gearloose (1952), Cornelius Coot (1952), Flintheart Glomgold (1956), John D. Rockerduck (1961) kaj Magica De Spell (1961). Fantagraphics Books nomigis lin "la Hans Christian Andersen de la komiksaj libroj."[1]

Notoj redakti

  1. "A Timeless Classic For All Ages - Fantagraphics Books" (PDF). Fantagraphics. 2011. [1] Arkivigite je 2017-04-21 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 21an de Januaro 2018.