Carl Anton DOMANIG (naskiĝinta en la 3-a de aprilo 1851 en Sterzing, mortinta en la 9-a de decembro 1913 en Eppan an der Weinstraße) estis aŭstra verkisto kaj numismatikisto. Li ankaŭ apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Carl Domanig
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1851 (1851-04-03)
en Sterzing
Morto 9-an de decembro 1913 (1913-12-09) (62-jaraĝa)
en Eppan an der Weinstraße
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Familio
Infanoj Maria Domanig • Erwin Domanig vd
Profesio
Okupo verkisto • numismato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post studoj en Insbruko, Strasburgo kaj Romo, kie li doktoriĝis pri filozofio, Domanig povis plietendi siajn konojn pri arto. En 1881 li setlis en Vieno kaj iĝis samjare instruisto pri literaturo kaj arto ĉe la imperiestra familio. Ekde 1884 li estis oficisto kaj estris ekde 1910 la imperiestran kolekton de moneroj kaj medaloj. Li brilis pro organiztalento kaj skribis ŝatatajn fakartikolojn numismatikajn.

Verkista agado redakti

Per trioble premita dramtrilogio titolite Der Tiroler Freiheitskampf (1885-1897, prilaborite en 1909 kaj 1914) li provis meti daŭran monumenton al la herooj de la Tirola ribelo. Mankanta sceneja efikeco malhelpis sukceson - kiel cetere ankaŭ ĉe aliaj verkoj. Por Domanig estis la plej nobla virto okupiĝi pri la konservo de la historiaj enpopolaj kutimoj kaj moroj. Tia patruja trajto en la verkaro ofte malantaŭenpuŝas literaturan mesaĝon.

Feliĉa kombino de ambaŭ faktoroj iĝis en liaj epikaĵoj, aparte ĉe Kleine Erzählungen (1893) kaj Tiroler Hausgärtlein (1908). Tiu du libroj similas enhave kaj stile popollibrojn de Johann Peter Hebel kaj Jeremias Gotthelf. Ankaŭ la versrakontoj Der Abt von Fiecht (1887) – verŝajne lia plej grava verko - kaj Um Pulver und Blei (1909) montras ja scipovon de elstara tiuĝenra poeto.

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • Der Idealist, dramo, 1901
  • Die dt. Medaille in kunst- u. kulturhist. Hinsicht, 1907
  • Die liebe Not, dramo, 1907
  • Wanderbüchlein, Gedichte, 1907
  • Ges. Werke, 5 vol., 1914
  • Tyroler Kalender (kiel eldonisto)

Eksteraj ligiloj redakti