Carl Einstein

germana arthistoriisto kaj verkisto

Carl Einstein (naskiĝis la 26-an de aprilo 1885, sinmortigis la 5-an de julio 1940), naskita Karl Einstein [KA:L AJNŝajn], estis influa germana juda ekspresionisto, verkisto, arthistoriisto, anarkiisto kaj kritikisto.

Carl Einstein
Persona informo
Aliaj nomoj Savine Ree Urian
Naskiĝo 26-an de aprilo 1885 (1885-04-26)
en Neuwied
Morto 5-an de julio 1940 (1940-07-05) (55-jaraĝa)
en Paŭo
Mortokialo drono
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Memorigilo Carl Einstein
Okupo
Okupo arthistoriisto • anarkiisto • verkistoscenaristoartokritikisto • poeto • prozisto
TTT
Retejo http://www.carleinstein.org
vdr

Einstein estis amiko kaj kolego de pentristoj kaj artistoj kiel George Grosz, Georges Braque, Pablo Picasso kaj Daniel-Henry Kahnweiler. Lia laboro kombinas multajn fadenojn de kaj politika kaj estetika diskurso en liajn skribaĵojn, pritraktante ambaŭ la disvolviĝan estetikon de moderna arto kaj la politikan situacion en Eŭropo.

La implikiĝo de Einstein en la politika kaj socia vivo estas karakterizita de komunismaj simpatioj kaj anarkiismaj vidpunktoj. Duonan jardekon antaŭ la potencopreno de Adolf Hitler kaj la nazia partio, Einstein forlasis Germanion por Francio en 1928.

Estante anarkiisto, kiam okazis militista puĉo kontraŭ la Dua Hispana Respubliko en julio 1936, Carl Einstein, estante pli ol 50-jaraĝa kaj intelektulo,[1] iris al Hispanio kaj aliĝis en la Internacia Grupo de la Kolono Durruti, kies proparolanto li estis. Li vundiĝis dumbatale. En novembro 1936, en Barcelono li omaĝis en amaspublika funebro de Buenaventura Durruti.[2] Post la venko de la militistoj de Francisco Franco, Einstein helpis anarkiistajn rifuĝintojn, pro fideleco kaj solidareco al siaj kompanoj.

Kaptita en suda Francio post la malvenkigo de la Franca Tria Respubliko fare de Nazia Germanio, Einstein prenis sian vivon saltante de ponto la 5-an de julio 1940.

Notoj redakti

  1. Josep Massot (7a de marto 2020). «La polémica colección de arte de Puigdemont». El País. Konsultita la 8an de marto 2020. «Hay una crisis moral de primer orden. No sorprende vista la corrupción palpable de los intelectuales. Una actividad que sólo existe si la imaginación está envuelta en billetes de banco. (Carta de Carl Einstein a Joan Miró)».
  2. Einstein, Carl. «La colonne Durruti». www.lavoiedujaguar.net Konsultita la 18an de majo 2020.