Carl Oscar EMMERLING (naskiĝinta la 26-an de majo 1813 en Mörlenbach/Groß-Breitenbach, mortinta la 24-an de februaro 1883 en Sondershausen) estis germana teologo kaj politikisto.

Carl Emmerling
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1813 (1813-01-01)
en Groß-Breitenbach
Morto 1-an de januaro 1883 (1883-01-01) (70-jaraĝa)
Okupo
Okupo pastoro
vdr

Vivo redakti

Estante la filo de la registara advokato Johann August Friedemann Emmerling li nuptis en la 16.7.1841 en Bendeleben Therese Amalia Müller, la filinon de la paroĥestro. Emmerling estis frekventinta la gimnazion en Schleusingen kaj studis teologion en Jena kaj Leipzig. Unue li deĵoris kiel privata instruisto en Hesio antaŭ ordinado en Sondershausen en la jaro 1840-a. Inter 1840 kaj 1845 li estis subdiakono en Sondershausen kaj paralele inter 1841 kaj 1842 speciala superintendanto kaj instruisto pri religio kaj la hebrea lingvo ĉe la gimnazio en Sondershausen. Inter 1842 kaj 1846 li estis superintendanto de la Diocezo de Sondershausen. En 1844 li iĝis membro ĉefa en la konsistorio de la Princlando Schwarzburg-Sondershausen en Sondershausen. En 1845 li iĝis daikono ĉe la Triunuo-kirko en Sondershausen. En 1847 li estis konsistoria asesoro kaj en 1848 paroĥestro en Bendeleben. En 1858 li iĝis konsilisto konsistoria kaj en 1866 ano de la Eklezikonsilantaro de Schwarzburg-Sondershausen (la organizaĵo posteula de la konsistorio. En 1882 li retiriĝis.

Politiko redakti

Emmerling estis en 1850 membro de la Dua ĉambro de la Erfurta Unuigparlamento. Li kandidatis en 1871 por la Naciliberala Partio por la Reichstag-balotado.

Literaturo redakti

  • Thüringer Pfarrerbuch. Band 2: Fürstentum Schwarzburg-Sondershausen. Bearb. von Bernhard Möller u. a. Degener, Neustadt 1997. ISBN 3768641481, p. 133.
  • Jochen Lengemann: Das Deutsche Parlament (Erfurter Unionsparlament) von 1850. Ein Handbuch: Mitglieder, Amtsträger, Lebensdaten, Fraktionen (= Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen. Große Reihe Bd. 6). Urban & Fischer, München 2000, ISBN 3-437-31128-X, p. 133–134.