Carl Friedrich Cramer

Carl Friedrich Cramer (naskiĝinta en Quedlinburg la 7-an de marto 1752 kaj mortinta en Parizo la 8-an de decembro 1807) estis germana presisto-libristo kaj filologo, filo de la teologo Johann Andreas Cramer.

Carl Friedrich Cramer
Persona informo
Aliaj nomoj Tellow • Ismael Abdallah
Naskiĝo 7-an de marto 1752 (1752-03-07)
en Quedlinburg
Morto 8-an de decembro 1807 (1807-12-08) (55-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Andreas Cramer
Frat(in)o Andreas Wilhelm Cramer
Okupo
Okupo verkistotradukisto • muzikologo • teologo • revoluciulo • biografo
vdr
Carl Friedrich Cramer

Dekomence profesoro de greka kaj de orientaj lingvoj ĉe la universitato de Kiel, li setlis kiel presisto-libristo en Parizo en 1795, poste publikigis kritikajn eldonojn en franca krom germana-franca vortaro. Li tradukis en francan plurajn verkojn de Friedrich Gottlieb Klopstock kaj de Friedrich Schiller. Financis sian presejon en Parizo la hamburga komercisto Georg Heinrich Sieveking.

Cramer volis antaŭenpuŝi ideojn de la Franca Revolucio en sia patrujo kaj estis ekde 1773 membro de Hainbund. Post lia translokiĝo en Franclandon li estis fifamita en sia patrujo.

Fonto redakti

Tiu artikolo enhavas resumojn de la vortaro Dictionnaire Bouillet.

Eksteraj ligiloj redakti