Carl Laemmle

germandevena kaj usona filmproduktoro

Carl LAEMMLE (n. la 17-an de januaro 1867 - m. la 24-an de septembro 1939, origine literumita Karl Lämmle) estis germandevena kaj usona filmproduktoro. Li fondis la firmaon Universal Studios.

Carl Laemmle
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1867 (1867-01-17)
en Laupheim
Morto 24-an de septembro 1939 (1939-09-24) (72-jaraĝa)
en Beverly Hills
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Tombo Home of Peace Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoGermana Regno
Subskribo Carl Laemmle
Familio
Frat(in)oj Siegfried Lämmle • Joseph Laemmle
Edz(in)o Recha Stern Laemmle
Infanoj Carl Laemmle Jr. • Rosabelle Laemmle
Parencoj Robert Wyler
William Wyler
Julius Bernheim
Okupo
Okupo filmproduktoro • entreprenisto • plenuma produktoroproduktoro
vdr

Post la morto de sia patrino, Carl Laemmle alvenis al Usono en Novjorkon la 27-an de februaro 1884, kie li retrovis sian fraton, kiu trovis postenon por li. En 1906, li decidis investi siajn ŝparaĵojn en kinarton, kaj fondis kune kun sia edzino dissendfirmaon nomitan "Laemmle Film Service". Li poste kreis sian unuan produktoran kinfirmaon, la "Independent Motion Picture Company", kiu financis pli ol cent filmojn nur dum sia unua jaro.

Laemmle vendis Independent Motion Picture Company en 1912 kaj uzis la monon por fondi la kompanion "Universal Film Manufacturing Compagny", kiu nun konatas sub la nomo Universal Studios. Harold Lloyd, Harry Carey kaj Lon Chaney fariĝis la unuaj filmsteluloj de la kompanio.