Carl Georg Ludwig MELVILLE (naskiĝinta en la 29-a de oktobro 1875 en Jelgava, mortinta en la 18-a de februaro 1957 en Sonneberg) estis germana skulptisto kaj medaldezajnisto.

Carl Melville
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1875 (1875-01-01)
en Jelgava
Morto 18-an de februaro 1957 (1957-02-18) (82-jaraĝa)
en Sonneberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
la Gustav-Adolf-fontano (Erfurt), verko de Melville.

Vivo redakti

La filo de juristo studis ek de 1894 natursciencojn dum kvar semestroj ĉe la Minakademio Freiberg. De 1901-03 li trejnitis kiel skulptisto en Berlino. Poste li studis ĝis 1906 du semestrojn ĉe la Arta altlernejo de Kassel, estante disĉiplo de Carl Bernewitz.

De la 1-a de julio 1909 ĝis la 30-a de junio 1934 li instruis ĉe la Artmetilernejo de Erfurto, kie li estris la seminarion por skultpistoj kaj modelistoj. Li lernigas modeladon al majstroj skulptistaj kaj studon de naturo laŭ la viva modelo. Krome li konatigis trukojn por prilaborado de legno, ŝtono kaj ceramiko.

En la 16-a de januaro 1923 oni nomumis lin profesoro, en 1934 li pensiuliĝis pro dekreto farita de la ministro pri ekonomio kaj laboro.

Graveco redakti

Melville modeladis figurojn kaj figurgrupojn, portretbustojn, bestoskulptaĵojn kaj monumentojn el bronzo kaj ŝtono. Krome li fabrikis medalojn. Publike oni trovis kelkajn laborojn en kaj ĉirkaŭ Erfurto, krome monumenton por falintaj soldatoj en Frankenberg kaj tomboŝtonoj en Kassel, Quedlinburg kaj Mühlhausen (Turingio). Aliaj verkoj admireblas en la kolektoj de Anger-muzeo kaj de la kasela Muzeo Fridericianum.

Verkoj (elekto) redakti

 
Monumento por Richard Breslau.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Ruth Menzel: Kunstgewerbeschule Erfurt 1898–1944. Programm und Wirkung. (Ekspozicia katalogo), Galerie im Hause Dacheröden, Erfurt 1992.