Carl MUTH (naskiĝinta en la 31-a de januaro 1867 en Worms, mortinta en la 15-a de novembro 1944 en Bad Reichenhall) estis germana, katolika publicisto kaj verkisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique kaj eldonis la katolikan gazeton "Hochland".

Carl Muth
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1867 (1867-01-31)
en Worms
Morto 15-an de novembro 1944 (1944-11-15) (77-jaraĝa)
en Bad Reichenhall
Tombo Friedhof Solln vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturhistoriisto • publikigisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hochland, la gazeta lumoturo de la katolikoj, fondita de Muth

Vivo redakti

Muth frekventis la gimnazion en sia naskiĝurbo (1877–81), la lernejo de la Steylanoj kun internulejo en Steyl (Venlo) kaj la misiinstituto de la Albaj Patroj en Alĝero (1884/85). Post kiam li forĵetis la planon iĝi misiito li eniris la gimnazion en Gießen (1887), de kie li foriris sen fina ekzameno. Sekvis jaroj de memstudoj, dum kiuj li unuafoje aperis publike kiel publicisto kune kun sia kuzo Fritz Muth, kiam eldonitis festlibro okaze de la inaŭguro de Festdomo de Worms (1889).

Post la militservo en Majenco (1890/91) li ekstudis en Berlino nacian ekonomion, konstitucijuron, filozofion kaj literaturon (1891/92). Sed li ŝanĝis al historiaj, poste arthistoriaj studoj en Parizo (1892/93) kaj Romo (1893). En ambaŭ lokoj li ekflegis buntajn kaj profitigeblajn kontaktojn. Ebligis oni al li rakonti pri siaj impresoj (ankaŭ pri sociaj problemoj) en la gazeto "Mainzer Journal" (Pariser Briefe kaj Römische Briefe). En 1893 li iĝis staĝanto ĉe la katolika gazeto "Germania" en la germana ĉefurbo, en 1894 redaktisto ĉe "Der Elsässer"en Strasburgo, en 1895 ĉefredakstisto de la monatgazeto "Alte und neue Welt, Illustriertes Kath. Familienblatt" en Einsiedeln. Li tradukis la verkojn de Georges Goyaŭ en la germanan (1898) kaj famigis en Germanlingvio la polan verkiston Henryk Sienkiewicz.

Pamfletisto kaj revufondanto redakti

Instigite per la de Georg von Herting komencita disputado pri la scienca malsupereco de germanaj katolikoj, Muth publikigis sub la pseŭdonimo Veremundus sian unuan batalpamfleton Steht die Katholische Belletristik auf der Höhe der Zeit / Ĉu modernas la katolika beletrarto?. Tie li temigis ankaŭ la demandon pri la literatura malsupereco de germanlingvaj katolikoj ekde la Romantikismo kaj apelaciis al siaj sameklezianoj finfine elŝrankiĝi kaj partopreni la ĝeneralajn artistajn movadojn en Germanio. Estu laŭ li katolika beletraĵaro (noveloj kaj romanoj) libera de la emo prediki pri moroj kaj ne tro prudeca. Liaj tezoj literaturkritikaj similas ilin de Friedrich Schlegel, Joseph von Eichendorff kaj de la teologo Martin Deutinger. Sekvis akra reago al tiaj ideoj, al kio Muth siaflanke rereagis en 1899 - nuntempe sen pseŭdonimo - per Die Litterarischen Aufgaben der deutschen Katholiken, Gedanken über kath. Belletristik und litterarische Kritik. En tiu ĉi dua pamfleto li ankoraŭfoje substrekis ke katolika verkado jes ja devus sin senti ŝulda al kristana moralo sed estu tamen libera de teoria teologiumado aŭ tro pedanta, malvastanima interpretado de animzorgado.

Por antaŭenpuŝi tiajn ideojn Muth fondis en Kempten en oktobro 1903 revuon avangardisman kiu nomiĝis "Hochland, Monatsschrift für alle Gebiete des Wissens, der Literatur und Kunst" (laŭ la Hochland-kantoj de Friedrich Lienhard). Li sukcesis allogi kunlaborantojn elstarajn el ĉiuj kampoj de la sciencoj, kulturo, arto, eĉ nekatolikojn. Tiel la gazeto evoluiĝis rapide al forumo de sincera spirita disputejo kaj famegiĝis. La nombro de la aboniĝintoj estis en 1906 ĉ. 10000, en 1933 ĉ. 5000, inter 1936-39 ĉ. 12 000. En 1941 la gazeto malpermesitis fare de la nazioj. Muth en 1943 preskaŭ ne eskapis el malliberigo (pro implikiĝo al la agadoj de Blanka rozo). Post la Dua mondmilito la revuo reeldonitis (1946-71).

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • Wem gehört d. Zukunft? Ein Lit.-bild d. Gegenwart, 1893
  • Rel., Kunst u. Poesie, 1914
  • Die neuen „Barbaren“ u. d. Christentum, in: Hochland 16/I, 1918/19, S. 585-96;
  • Res publica 1926, Gedanken z. pol. Krise d. Gegenwart, ebd. 24/I, 1926/27, S. 1-14
  • Das Reich als Idee u. Wirklichkeit, ebd. 30/I, 1932/33, S. 481-92
  • Schöpfer u. Magier, Drei Essays, 1935, 21953
  • Begegnungen I-III, Hinterlassene Notizen, ebd. 46, 1953/54, S. 10-19, 127-31, 235-40

Eksteraj ligiloj redakti